Kuronoj

Kuronoj
tribo
Western Balts
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
kurona lingvo
vdr
proksimumaj setloteritorioj de la baltaj popoloj dum al 12-a jarcento. La kuronoj en helverda koloro sube maldekstre.

La kuronoj (en la kurona lingvo Kursi, latve kurši kaj litove kuršiai) estis balta popolo, kiuj origine vivis en la okcidento de Latvio, la hodiaŭa Kuronio, (latve Kurzeme, litove Kuršas, germane Kurland) kaj en la nordokcidento de Litovio. Norde vivis livonoj, oriente kaj sudoriente zemgaloj kaj ĵemajtoj, kaj sude la skalvoj.

La kuronoj siaepoke estis konataj fortaj batalistoj, talendaj velistoj kaj piratoj. Inter la 7-a kaj 12-a jarcentoj la kuronoj batalis kontraŭ la ripete atakantaj vikingoj. Ĉapitro 46 de la Sagao de Egil priskribas vikingan ekspedicion el Kuronio. La svedaj reĝoj Ivar Vidfamne kaj Harald Hildetand estis la unuaj, kies armeoj sukcesis venki la kuronojn kaj do la lando dumtempe iĝis sveda - tamen la kuronoj tuj post la morto de Hildetand denove atingis sendependecon. Pli postaj atakoj de la mezepokaj reĝlandoj Danio kaj Svedio en Kuronio restis sensukcesaj. Aliflanke la kuronoj mem partoprenis en la atako al la tiam plej grava sveda urbo Sigtuna dum la jaro 1187.

La plej sudaj kuronaj pejzaĝoj Lamotina (ĉirkaŭ la urbo Šilutė), Pilsaten (ĉirkaŭ la urbo Klaipėda), Megove (ĉirkaŭ la urbo Palanga), Duvzare (ĝis la limo al Latvio) sowie Ceclis (en la hodiaŭa Ĵemajtio) situas en Litovio. La nomo "kuronoj" signifas "rapidaj sur la maro".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne