Kvara Laterana koncilio

Kvara Laterana koncilio
ekumena koncilio
koncilioj de Laterano Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 11-a de novembro 1215 vd
Fino 30-a de novembro 1215 vd
Antaŭe Tria Laterana Koncilio vd
Poste Unua Koncilio de LionoKvina Laterana Koncilio vd
vdr
Kvara Laterana Koncilio
koncilia dato 11-a ĝis 30-a de novembro 1215
akceptita de la katolika eklezio
antaŭa koncilio Tria Laterana Koncilio
posta koncilio Unua koncilio de Liono
kunvokita de papo Inocento la 3-a
prezido papo Inocento la 3-a
partopreno 71 patriarkoj kaj metropolitooj, 412 episkopoj, 900 abatoj, pliaj monaĥejestroj kaj senditoj
temoj Kontraŭ instruoj de herezuloj (Joakimo de Fiore, Kataroj kaj Valdenanoj); klerikulara disciplino; doktrino de la Triunuo; termino "transsubstanciiĝo"; gvida rolo de Romo; krucmilito
konciliaj dokumentoj 70 kanonoj kaj dekretoj pri krucmilito
vdr

La Kvara Laterana Koncilio estis la plej signifa koncilio de la mezepoko. Ĝi kunvokiĝis per la papa dokumento Vineam Domini Sabaoth de papo Inocento la 3-a de la 19-a de aprilo 1213 kaj okazis dum novembro 1215 en la papa palaco Laterano de Romo. Temis pri la dekdua ekumena koncilio de la katolika eklezio.

La koncilio jam elstaras pro la nombro kaj geografia deveno de la partoprenantoj: Ĉeestis 71 patriarkoj kaj metropolitooj, inkluzive de la latinaj patriarkoj de Jerusalemo kaj Konstantinopolo (pro la krucmilita konkero de Konstantinopolo dum la jaro 1204 proteste forrestis preskaŭ ĉiuj reprezentantoj de la greke ortodoksa eklezio), krome 412 episkopoj kaj 900 abatoj, pliaj monaĥejestroj kaj senditoj. La ortodoksaj patriarkoj de Antiokio kaj Aleksandrio estis reprezentitaj per senditoj, same la reĝo kaj pli posta Frederiko la 2-a de la Sankta Romia Imperio, la imperiestro de la latina regno de Konstantinopolo Henriko, kaj la reĝoj de Francio, Anglio, Aragono, Hungario, Kipro kaj Jerusalemo. La nombro de okcidentaj senditoj multoble superis tiun de la proksimume 20 orientaj latinaj senditoj.

Deklaritaj celoj de la papo estis la defendo de la katolika kredo kontraŭ la minaco de pluraj herezaj movadoj (precipe Joakimo de Fiore, Kataroj kaj Valdenanoj), la subteno al la krucmilitaj ŝtatoj en Palestino post la malsukcesa Kvara Krucmilito de la jaro 1204 (vidu la artikolon pri la Reĝlando Jerusalemo), kaj la konfirmo de la eklezia libero en la disputo pri investituro, do la demando ĉu la papo aŭ ĉu nobeloj enpostenigas novan imperiestron.

La papo prezentis al la koncilio sepdek jam prete elformulitajn dekretojn kun dogmoj, disciplinigaj decidoj, agoj kontraŭ herezuloj kaj la kondiĉoj de posta krucmilito.

La anoj de la koncilio mem povis kontribui malmulte pli ol solene jesi al la prezentitaj dekretoproponoj. La akceptitaj dekretoj iĝis parto de la eklezia leĝaro Liber Extra kaj plejgrandparte estis realigitaj en la unuopaj eŭoropaj partoj de la katolika eklezio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne