Kviro

Kviro (el la angla Queer, kies signifo estas "stranga") estas iu, kiu apartenas al grupo kun seksa konduto aŭ identeco, kiu ne konformas al la konvenciaj aliseksemaj normoj, supozoj ktp..[1] La neologismo, ŝajne unue esperantigita de la usona esperantisto Charlie Galvin en 1996,[2] devenas de la angla vorto queer [kŭir], kiu signifas laŭvorte "stranga" kaj ankaŭ estis substantiva kaj adjektiva insulto kontraŭ gejoj, ambaŭseksemaj viroj kaj transgenraj virinoj, sed kiu moderne uziĝas por priskribi anojn de pluraj seksaj minoritatoj.[2][3]

La vorto havas diversajn uzojn en la angla kaj aliaj naciaj lingvoj. Dekomence ĝi indikis politikan celon kontraŭstari alisekseman normismon kaj aliseksemismon, tio estas, ebenigi la kampon de sekseco anstataŭ peti toleradon; kvira politiko rigardas ĉi lastan taktikon kiel akcepton de malsupereco. Kiel Michael Warner skribis en la enkonduko al Fear of a Queer Planet, frua libro pri kvir-teorio: "La insisto pri kvira [stranga]- termino difinita kontraŭ normala kaj ĝenerita precize kuntekste de teruro - havas la efekton atentigi ampleksan kampon de normigado, anstataŭ simplan netoleremon, kiel la lokon de perforto."[4] Alivorte, kvira politiko konsideras alisekseman normismon kiel la radikon de la subpremado de GLAT-aj homoj. Laŭ kviraj aktivuloj, tiu subpremado ne povas finiĝi sen la fino de aliseksema normismo.

Ĝi ankaŭ povas roli kiel mallongigo de la senfine etendebla listo de homoj "gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj, transgenraj, transseksaj, interseksaj, ĉiuseksemaj, plurseksemaj, neduumaj, ktp.." En la ambaŭseksema komunumo iuj ankaŭ lastatempe ekuzis ĝin por eviti la polemikon inter uzantoj de la vortoj "ambaŭseksema" kaj "ĉiuseksema."

  1. Reta Vortaro: "kviro"
  2. 2,0 2,1 soc.culture.esperanto
  3. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj lebanonsupport; $2
  4. Introduction: Fear of a Queer Planet Arkivigite je 2017-04-10 per la retarkivo Wayback Machine, Michael Warner.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne