La Dekalogo

Pentraĵo de Moseo kaj Aaron kun la tabeloj de la interligo, sur kiuj estas skribitaj la Dekalogo en la hebrea.
MCC-31231 Mozes toont de wetstafelen (1).tif
Moseo montras la tabelojn de la leĝo

La Dekalogo, aŭ Dek Ordonoj, de Moseo estas la baza moralo de judismo kaj kristanismo. La frazaro aperas en Biblio, en Eliro 34:28 kaj en Readmono 10:4 verŝajne por du malsimilaj tekstoj,[1] sed en la populara koncepto, nur la Readmona teksto, kiel simila versio en Eliro 20[2] estas la vera Dekalogo. Laŭ Biblio, la teksto estis skribita de Moseo (El. 34:28.) aŭ de Javeo (Rea. 10:4).

La Dek Ordonoj estas listo de dek religiaj kaj moralaj ordonoj, kiuj laŭ la Biblio estis diritaj de Dio al la popolo de Izraelidoj ĉe la monto Sinajo, kaj estis donitaj al Moseo fare de Dio kiam ili estis skribitaj sur la tabeloj de la interligo. La ordonoj estas konsideritaj fundamentaj micvoj en judismo, kaj havas grandan influon sur leĝo kaj moralo en juda, islama kaj kristana kulturo.

Kutime en bildoj oni reprezentas la ordonoj sur du tabloj, kiuj havas karekaristan formon de duoncirkla arko sur staranta rektangulo. Tiu ĉi formo ne estas menciita en la Biblio, sed devenas de ilustraĵa tradicio.

  1. El. 34:11–27 kaj, verŝajne, Rea. 5:6–21
  2. Eliro 20:2-17

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne