Laikismo

Motolibereco, egaleco, egaleco”, de la Franca Respubliko en timpano de preĝejo.

Laikismo estas la kultura-filozofia termino kun kiu identiĝas, sub la sociologia kaj politika profilo la nekredado: la du terminoj, do, substance reciprokiĝas, sed la unua kovras aspektojn soci-politikajn, la dua la aspektojn filozofian kaj etikan. Katolikoj aplikas tiun terminon al radikalismo kontraŭklerikala kaj ofte kontraŭreligia celanta elimini ĉiujn influojn de la religio katolika kaj de katolikoj partie aŭ kulture asociiĝintaj sur la socio kvazaŭ ili ne rajtus esti egalaj al ĉiuj individuoj kaj asocioj en la ŝtato: foje laikismo batalas privilegiojn kiuj tiaj ne estas. Temas, do, en ĉiu kazo determini la naturon de la supozita “privilegio. Estas laikistoj la reĝimo komunista kaj tiu nazia kaj diversaj diktaturoj,

Per la termino laiko (koresponda al laikeco), kiu origine indikadis la kristanajn fidelulojn ne apartenentajn al kategorio de la ordinitoj, oni indikas ankaŭ personon kiu deziras kaj provas realigi sendependon de la politikaj kaj ŝtataj organismoj el ĉiuspeca influo de la religio: ĉiaspekte la laikecoj pluras preskaŭ kiel pluras la signifoj de “laiko” ĉar ili etendiĝas el la akcepto kaj protekto de la eklezio ĝis la volo ĝin malaperigi.

La signifo, politika kiu iom post iom fariĝis kultura, de “laiko” kiel “nereligia” komenciĝis kun la klerismo kaj intensiĝis kun la franca revolucio dum en la 19-a jarcento, ĝi ricevis konotacion de “malreligia aŭ senreligia”. Guste tiu lasta sinteno, praktika aŭ filozofia, kutime kvalifikas laikismon.

Oni parolas pri laikismo, pliprecize pri laikismoj, kiam ĝi celas redukti religion al privata afero kiu ne povu influi kaj ofte superi pere de la nombro de siaj adherantoj en la gvido de la ŝtato kaj en la propono kaj aprobo de leĝoj kiuj elfontus el la religio kaj ne el la racio aŭ civila komuna konscienco, dum por la eklezioj ili estus postulojn de la natura morala leĝo.

La termino “Laikismo, kaj do “laikisto”, malplaĉas al iuj flankoj de subtenantoj de la radikala laikeco de la ŝtataj institucioj kaj emas kunfandiĝi la karakterizojn de laikismo kun tiuj de laikeco, al kiu ĝenerale adheras ankaŭ ekleziaj pensuloj per ĝusta laikeco fontanta en la sama konceptado pri “laiko”. (Vidu Katolikaj socialaj enciklikoj).

La voĉo “laikismo”, konsiderata kiel teoria politika orientiĝo, havas inter siaj antaŭkondiĉoj la Sekularigo de la civila vivo, nome la malaperiĝo de la religiaj faktoroj el ĉio kio ne apartenas propre al religio. Siavice la realigo de laikismo en la socio kutime implicas la iompostioman kadukiĝon de la graveco de la religia kredo en la socio mem. Tamen laikismo kaj sekularigo estas malsamaj konceptoj kaj ne necese ligitaj per rilatoj de kaŭzo-efiko aŭ de reciproka validiĝo.

Troviĝas ankaŭ kategorio de laikoj devotaj [1] nome homoj, ofte intelektuloj, kiuj konfesas laikecon sed rekonas la utilon de la tradicia influo de kristanismo en la socio, kaj la kulturan kaj socian alportojn de Kristanismo.

  1. Tiel ironie ilin difinis malŝatantoj

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne