Lineara algebro

En tridimensia eŭklida spaco, tiuj tri ebenoj (verda, flava kaj griza) reprezentas solvojn al sistemoj de linearaj ekvacioj, kaj ilia intersekco reprezentas la aron de komunaj solvoj: en ĉi tiu kazo, unika punkto ĉe la originpunkto de la kartezia koordinato. La blua linio reprezentas la aron de punktoj kiu estas la komuna solvo al du el ĉi tiuj ekvacioj (la flava kaj la verda).

Lineara algebro estas branĉo de matematiko, kiu origine okupiĝis pri sistemoj de linearaj ekvacioj, kiel

kaj linearaj transformoj, kiel

.

La moderna lineara algebro uzas la nociojn vektoro, vektorspaco, matrico kaj lineara transformo kiel ilojn por esplorado.

Lineara algebro estas grava kampo en matematiko, kiu estas esenca al multaj aliaj kampoj. Ekzemple, lineara algebro estas esenca por moderna prezento de geometrio, ĉar ĝi difinas la bazajn terminojn "punkto", "rekto" kaj "ebeno". Ĉar vektorspacoj estas grava ilo en multaj branĉoj de la matematiko, lineara algebro estas unu el la bazoj de matematiko.

Lineara algebro estas vaste uzata en abstrakta algebro, funkcia analizo kaj analitika geometrio. Lineara algebro estas uzata ankaŭ en informadiko kaj komputoscienco. Ekster la pura matematiko, lineara algebro estas uzata precipe en natursciencoj, sociosciencoj, inĝenierarto kaj ekonomiko (por optimumigo).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne