Lingva imperiismo

La nocio lingva imperiismo aŭ foje lingva post-koloniismo[1][2] esprimas sistemecan strebadon favori respektive konservi pere de politikaj, ekonomiaj kaj/aŭ kulturaj rimedoj la dominadon de unu lingvo en interetna komunikado.

Lingva imperiismo "implicas la transigon de dominanta lingvo al aliaj popoloj. La transigo estas esence demonstro de potenco - tradicie de milita potenco, sed en la nuntempa mondo ankaŭ de ekonomia potenco - kaj kutime la transigon de la lingvo akompanas transigo de aspektoj de la dominanta kulturo." (el artikolo de Gerald Knowles en Encyclopædia Britannica).

Al tio ligiĝas la tezo, ke tia privilegia rolo de unu lingvo sekvigas malavantaĝojn por alilingvaj individuoj, socioj kaj kulturoj.

Lingva imperiismo estas ofte vidata kiel interrilatanta kun la kultura imperiismo. La nocio estas aplikata en kulturpolitikaj kaj lingvosciencaj diskutoj ekde la fruaj 1990-aj jaroj, kiam ĝi komencis altiri la atenton de fakuloj pri aplikata lingvistiko, interalie fare de Robert Phillipson, kiu publikigis libron sub la sama titolo en 1992. Tiu libro kondukis al multe da debato pri la meritoj kaj mankoj de la teorio. Phillipson trovis atakojn al la lingva imperiismo ekde naziaj kritikoj kontraŭ la British Council (Brita Konsilio) kaj sovetiaj analizoj de la angla kiel lingvo de la monda kapitalismo kaj monda dominado [3]. Por Walter Francini, "estus en tiu elekto granda avantaĝo por la loĝantoj de la lando, kies lingvo estus elektita, kaj maljusteco por la aliaj. Due, kiu ajn nacia lingvo prezentas la malfacilaĵojn de ortografio, sintakso, prononco, kiom ajn simpla ĝi estas" [4].

En la okuloj de kritikantoj "lingva imperiismo" , kiuj defendas la unuan rangon de la angla lingvo, estas politika slogano, kvazaŭ paralelaĵo de "kontraŭimperiismo". Oni pridisputas interalie, ĉu la tutmonda disvastiĝo de la angla estas atribuenda al altrudo de ĝi al nedenaskaj uzantoj ĉu al ĝia memvola alproprigo fare de ili.

  1. (fr) Rada Iveković, La langue coloniale comme point de basculement entre la langue globale et la langue locale, p. [5] en: Langue coloniale, langue globale, langue locale, aperinta en Rue Descartes 2007/4 (n-ro 58), paĝoj 26 ĝis 36.
  2. (fr) Carmen Alén Garabato & Henri Boyer, Un post-colonialisme linguistique ?, Open Edition Journals, p. 5-12. https://doi.org/10.4000/mots.21746
  3. Phillipson, Robert (1992), p. 36.
  4. Walter Francini, Esperanto sen antaujuĵoj, 1978, Rio de Ĵaneiro

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne