Litosfero

la litosfero konsistas el aro da tektonaj platoj

La litosfero (el la greka "ŝtono + globo") estas la solida krusto de la terglobo. Ĝi konsistas el diversaj silikatenhavaj ŝtonaĵoj. Ĝia supra parto, la terkrusto, havas malpli da specifa pezo ol la suba parto, la ekstera termantelo. La supra parto formas la kontinentojn, ĝi havas ĉefe silician kaj aluminian enhavon. La suba parto enhavas precipe silicion kaj magnezion.

La litosfero averaĝe havas dikecon de 100 km kaj densecon de 2,8 g/cm³ - tamen la dikeco loke varias de malmultaj ĝis 450 kilometroj. En kaj sur ĝi okazas la plej gravaj geologiaj kaj geografiaj procesoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne