Lombardio

Lombardio
itale Lombardia

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio • kultura regiono
Kodo: LOM
Ŝtato: Italio
Areo: 23,861 km²
Ĉefurbo: Milano
Loĝantaro: 10 067 494 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 422 loĝ./km²
Provincoj: Bergamo, Breŝo, Como, Kremono, Lecco, Lodi, Mantova, Milano, Monza kaj Brianza, Pavia, Sondrio, Varese
Komunumoj: listo de 1546 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 03
Prezidanto: Attilio Fontana (en 2024)  marto 2013
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

LombardioLombardujo (itale Lombardia [lombarDIa], lombarde Lombardia [lombarDIa] aŭ [lumbarDIa]) estas regiono en norda Italio.

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 10 067 494 loĝantoj sur areo de 23 863,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 422 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Milano; aliaj gravaj urboj estas Breŝo, Monza, Pavio, Bergamo, Como, Kremono kaj Varese.

La regiono troviĝas inter Svislando (kantonoj Tiĉino kaj Grizono) norde, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj Venetio oriente, Emilio-Romanjo sude, kaj Piemonto okcidente.

La nomo de la regiono devenas de la nomo de la ĝermana popolo de la longobardoj,[1] kies ĉefurbo estis Pavio kaj kies antikva teritorio, la regno de longobardoj, kompreneble nomatas Longobardio[2].

  1. artikolo longobardo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. artikolo Longobardio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne