Lopo en senco de aviado laŭ esperantlingvaj vortaroj estas "kompleta turniĝo de aviadilo en vertikala ebeno ĉirkaŭ ĝia transversa akso, dum kiu ĝi tenas la supran surfacon de la aloj sur la interno de la tiel farata trajektorio."[1] Temas pri spektakla figuro de Aerobatiko. Ĝi estas vertikala cirklo supren aŭ malsupren.
Se la pilota kapo rigardas en la internon de la cirklo dum la lopo, la figuro nomatas interna lopo, aliflanke, se la kapo estas ekster la cirklo, la figuro nomatas ekstera lopo.