Macintosh

Macintosh
modelo de komputilo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr
Macintosh Classic
iMac G5, Macintosh el 2005

La Macintosh (elparolo: [ˈmækᵻntɒʃ], aŭ Mac, kelkfoje esperantigita kiel Makintoŝo[1]) estas serio de personaj komputiloj kreitaj de Apple Computer.

La unua Macintosh estis enkondukita en la jaro 1984 kiel malmultekosta posteulo de la Apple Lisa, komputilo sur kiu estis jam havebla grafika uzantinterfaco simila kiel tiu de Macintosh, sed pro la alta prezo ne sukcesa. La nomon inventis Jef Raskin. Li nomis lian favoran pommarkon, McIntosh. Por eviti problemojn kun la usona marko, oni literumis la nomon Macintosh.

Jam sur la unua Macintosh-komputilo estis instalita operaciumo Mac OS. Siatempe ĝi estis vere revolucia, ĉar ĝi estis la unua kiu uzis komputilan muson. Tio interalie ebligis ke uzanto ne plu devis tajpi komplikajn komandojn.

  1. https://www.reta-vortaro.de/revo/art/makintosx.html

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne