Makiavela subteno de la GLAT-a komunumo

Pri makiavela subteno de la GLAT-a komunumo akuzas politikaj kaj sociaj aktivuloj multajn firmaojn kaj ŝtatojn. Temas pri laŭ ili kreskanta tendenco en la arenoj komercaj kaj politikaj al la kovrado de krimoj kontraŭ homaj rajtoj, ĉu de GLAT-aj homoj aŭ aliaj, per malprofunda afektado de amikeco al la GLAT-a komunumo.

En la angla lingvo, kaj multaj lingvoj influitaj de la angla, tia subteno estas nomata pinkwashing [PINKŭaŝing], kiu estas vortokunfando inter "pink" (rozkolora, ofte asociata kun la GLAT-komunumo) kaj "whitewashing," ĉi lasta kiu povus signifi jen kalkado, jen kovrado de krimoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne