Mamlukoj

Mamlukoj
sklavo • soldato
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Mamlukoj (arabe المماليك [almama:LI:K], difinita plurnombra formo de مملوك [mamLU:K], ankaŭ nomitaj Ghulām) origine estis armeaj sklavoj en iuj islamaj regoregionoj. Dum la jaro 1250 la mamlukoj sukcesis en Egiptio akiri la regadon kaj dek jarojn pli poste disvastigi tiun regadon al la regiono Levantenio, precize en la teritorioj de la hodiaŭaj ŝtatoj Israelo, Palestino, Jordanio, Libano kaj Sirio konstituante la sultanlandon nomita Mamluka Sultanlando. Poste la vorto uziĝis por pluraj dinastioj de regantoj, kiuj ne plu estis sklavoj. Dum la jaro 1517 armeo de la Osmana Imperio venkis la armeon de la egiptaj mamlukoj, sed ili plu regis Egiption ĝis la malvenko kontraŭ la armeo de Napoleono dum la jaro 1798.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne