Mamuloj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mamuloj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Divizio: Duflankuloj
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subdivizio: Novbuŝuloj
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
Superklaso: Kvarpieduloj Tetrapoda
Grandklaso: Amniuloj Amniota
Klaso: Mamuloj Mammalia
Linnaeus, 1758
Subklasoj
  • Allotheria
    • Ordo Multituberculata (formortinta)
    • Ordo Volaticotheria (formortinta)
    • Ordo Palaeoryctoides (formortinta)
    • Ordo Triconodonta (formortinta)
  • Prototheria
  • Vivonaskuloj Theria
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉevalino kun ĉevalido kaj fone la virĉevalo. Tipaj mamuloj.
Fotomuntaĵo de bovino naskiĝanta, en naŭ paŝo

La Mamuloj (Mammalia, el latina vorto mamma, 'brusto' aŭ 'mamo') estas klaso de vertebruloj, kovritaj de feloharoj, kies inoj havas mamojn (escepte de ekzemple la monotremoj, kies lakto estas rekte produktita en specifaj haŭt-lokoj, nome laktoglandoj) kaj mamnutras siajn idojn, almenaŭ en la komenca periodo post la naskiĝo de la ido. Aliaj trajtoj estas neokortekso (regiono de la cerbo) kaj tri mezaj orelostetoj. Tiuj karakteroj distingas ilin el la reptilioj kaj birdoj, el kiuj ili diverĝis en la Karbonio, antaŭ ĉirkaŭ 300 milionoj da jaroj.

Ekzistas proksimume el 6400 al 5400 nune vivantaj specioj (5490 laŭ la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj) de mamuloj, disvastigata en proksimume 1200 genroj, 153 familioj, kaj 29 ordoj (kvankam tio varias laŭ enklasiga metodo). La plej granda ordoj estas la roduloj, vespertoj kaj Eulipotyphla (erinacoj, talpoj, sorikoj, kaj aliaj). La sekvaj tri estas la Primatoj (inklude homojn, simiojn, grandsimiojn, kaj aliajn), la Artiodactyla (cetacoj kaj parhufuloj), kaj la Carnivora (katoj, hundoj, fokoj, kaj aliaj).

En terminoj de kladistiko, kiuj montras la evolucian historion, mamuloj estas la nuraj vivantaj membroj de Synapsida; tiu klado, kun Sauropsida (reptilioj kaj birdoj), konstituas la plej granda klado de amniuloj. La plej fruaj sinapsidaj mamulprauloj estis sfenakodontaj pelikosaŭroj, nome grupo kiu inkludis ne-mamulajn membrojn de Dimetrodon. Fine de la Karbonio antaŭ ĉirkaŭ 300 milionoj da jaroj, tiu grupo diverĝis el la saŭropsida stirpo kiu kondukis al la nuntempaj reptilioj kaj birdoj. Tiu stirpo sekvanta la tigogrupon de Sphenacodontia disiĝis en kelkaj diversaj grupoj de ne-mamulaj sinapsidoj — foje malĝuste referencata kiel mamulecaj reptiloj — antaŭ krei la grupon de Therapsida en la frua parto de Permio. Mamuloj originiĝis el la grupo de Cynodontia, antaŭenirinta grupo de terapsidoj, dum la fino de la Triaso. La modernaj mamulordoj kreiĝis en la Paleogeno kaj en la Neogeno de la Cenozoiko, post la formorto de la ne-birdaj dinosaŭroj, kaj estis la hegemonia surtera animalgrupo el antaŭ 66 milionoj da jaroj ĝis la nuntempo.

La baza korpotipo estas de kvarpiedulo, kaj plej mamuloj uzas siajn kvar membrojn por surtera moviĝo; sed ĉe kelkaj, la membroj estas adaptitaj por vivo en maroj, en la aero, en arboj, subtere, aŭ per du piedoj. Mamuloj game grandas el la 30-40 milimetra Burda vesperto al la 33 metra Blua baleno — eble la plej granda animalo iam vivanta. Maksimuma vivodaŭro varias el du jaroj por soriko al 211 jaroj por la Gronlanda baleno. Ĉiuj modernaj mamuloj naskas vivantajn idojn, escepte la kvin specioj de monotremoj, kiuj estas ovodemetaj mamuloj. Plej speci-riĉa grupo de mamuloj, nome "kohorto" nomita placentuloj, havas placenton, kiu ebligas la nutradon de la feto dum la gravedo.

Plej mamuloj estas inteligentaj, kaj kelkaj posedas grandajn cerbojn, memkonscion, kaj kapablas uzi ilojn. Mamuloj povas komuniki kaj voĉi per tre diversaj maieroj, inklude produktadon de ultrasonoj, odormarkoj, alarmosignaloj, kantoj, kaj eĥolokigo. Mamuloj povas organizi sin en socioj, haremoj, kaj hierarkioj — sed ili povas ankaŭ esti solemaj kaj teritoriemaj. Plej mamuloj estas poliginiaj, sed kelkaj povas esti monogamajpoliandriaj.

Aldomigo de multaj tipoj de mamuloj fare de homoj ludis gravan rolon en la Neolitika revolucio, kaj rezultis en agrikulturo anstataŭanta ĉasadon kaj kolektadon kiel unuaranga fonto de manĝo por homoj. Tio kondukis al grava restrukturado de homaj socioj el nomadaj vivostiloj al malnomadaj, kun plia kunlaborado inter pli kaj pli grandaj grupoj, kaj finfine al la disvolvigo de la unuaj civilizacioj. Aldomigitaj mamuloj havigis, kaj plue havigas, energion por transporto kaj agrikulturo, same kiel manĝon (viando kaj laktaĵoj), felo, kaj ledo. Mamuloj estas ĉasitaj kaj kurigitaj por sporto, kaj estas uzataj kiel model-organismoj en scienco. Mamuloj estis priskrubutaj en arto jam ekde la epoko de la Paleolitiko, kaj ili aperas en literaturo, kino, mitologio kaj religio. Malpliiĝo en nombroj kaj formorto de multaj mamuloj estas okazigita ĉefe de homa ŝtelĉasado kaj habitatodetruo, ĉefe pro senarbarigo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne