Manuel Noriega

Manuel Noriega
Persona informo
Manuel Noriega
Naskonomo Manuel Antonio Noriega Moreno
Naskiĝo 11-an de februaro 1934 (1934-02-11)
en Panamurbo
Morto 29-an de majo 2017 (2017-05-29) (83-jaraĝa)
en Panamurbo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismoprotestantismo vd
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Panamo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Instituto de la Okcidenta Hemisfero por la Kunlaborado en Sekureco
Militista Lernejo Chorrillos Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partio Revolucia Demokrata Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto
droglordo
militisto
militinĝeniero Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1967– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel Antonio Noriega Moreno (naskiĝis la 11-an de februaro 1938, laŭ franciaj juraj aktoj, aliaj fontoj indikas naskiĝjaron 1934 aŭ 1940 [1] en Panamurbo, mortinta la 29-an de majo 2017 samloke[2]), alinome hispane: „Cara de Piña“ , angle ankaŭ „Pineapple Face“ [3][4] (en Esperanto: ananasa vizaĝo, en Latinameriko fivorto por pustula vizaĝo), inter la 12-a de aŭgusto 1983 ĝis la 20-a de decembro 1989 fakte estis diktatoro de Panamo, kaj tiel li estis konsiderata de la okcidentaj amaskomunikiloj kiuj sekvis la usoneman tendencon, post kiam li estis estinta la preferata panamestro de Usono.

Ofte oni malprave konsideras lin prezidanto de Panamo tiutempa. Fakte tamen li rezignis pri la titolo kaj nur nomis sin "ĉefo de la nacia gvardio", kaj post la transformo de la nacia gvardio al "defendaj fortoj de Panamo" (hispane Fuerzas de Defensa de Panamá) do ties gvidanto. La 15-an de decembro 1989 la nacia asemblo de Panamo tamen deklaris lin registarestro kun enhave kaj tempe nelimigitaj rajtoj.

  1. Ex-Diktator Noriega an Frankreich ausgeliefert ("eksdiktatoro Noriega transportata al Francio"), retejo de la germanlingva magazino Focus de la 27-a de aprilo 2010
  2. Anonco che orf.at
  3. Allan Metz: Manuel Noriega and the “Panama Crisis”, An Annotated Bibliography, serio Reference Services Review, jaro 1991, volumo 19, numero 3, paĝoj Seiten=7-44, eldonejo MCB UP Ltd
  4. filmeto el la retejo (YouTube)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne