Marina Ovsjannikova | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Марина Владимировна Ткачук |
Naskiĝo | 1978 en Odeso |
Lingvoj | rusa |
Loĝloko | Ĉeĉenio • New Moscow |
Ŝtataneco | Rusio (1991–) Sovetunio (1978–1991) ![]() |
Alma mater | Rusa Akademio de Landa Ekonomio kaj Publika Administrado (2001–2005) Kuban State University of Physical Education, Sport and Tourism (en) ![]() ![]() |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto redaktoro televida produktoro redaktisto filmproduktoro ![]() |
Marina OVSJANNIKOVA (naskiĝis 1978 en Odeso, Ukraina SSR, Sovetunio[1]), ruse Марина Овсянникова, naskita sub la nomo Marina Tkaĉuk (ruse Марина Ткачук), estas rusia televidoproduktisto, kiu laboris por la ŝtata televidkanalo Unua Kanalo.
La 14-an de marto 2022, en elsendo pri la invado de Rusio en Ukrainion, ŝi aperis malantaŭ la novaĵprezentisto Katerina Andrejeva kun manskribita kontraŭmilita afiŝo. La teksto sur la afiŝo, kiun ŝi tenis, tekstis (angle kaj ruse): "Ne al la milito, ĉesigu la militon, ne kredu la propagandon, jen oni mensogas al vi, rusoj estas kontraŭ milito". La elsendo estis ĉesigita post la okazaĵo kaj Ovsjannikova estis arestita fare de la polico. La registraĵo ne estis disponebla por elŝutado, kio estas nekutima por ĉi tiu kanalo[2][3]. En la lasta anglalingva linio, la litero G estis renversita. Ŝi plurfoje aldone kriis "Ne al milito!"[4].
Ŝi poste estis malliberigita.