Mata Hari

Mata Hari
Mata Hari (1906)
Mata Hari (1906)
Persona informo
Naskonomo Margaretha Geertruida Zelle
Aliaj nomoj Mata Hari
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1876 (1876-08-07)
en Leeuwarden
Morto 15-an de oktobro 1917 (1917-10-15) (41-jaraĝa)
en Vincennes
Mortokialo Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata
Loĝloko Nederlanda HindioProvinco VenecioHagoMadrido • Prison Saint-Lazare
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Mata Hari
Familio
Patro Adam Zelle (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Antje van der Meulen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Rudolph MacLeod (1895–1902) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Norman-John MacLeod (en) Traduki, Louise Jeanne MacLeod (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo hetajro
spiono
exotic dancer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Mata Hari, realnome Margareta Gertruda Zelle (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1876 en Leeuwarden, Frislando/Nederlando, mortis la 15-an de oktobro 1917) estis dancistino kaj spionino de nederlanda deveno. Ŝia artistnomo Mata Hari signifas 'sunon' en la malaja lingvo aŭ laŭvorte 'okulon de la tago'.[1]

En la jaro 1895 ŝi edziniĝis al la nederlanda oficiro Campbell MacLeod, du jarojn poste ambaŭ ekloĝas en Javo kaj Sumatro. Tie ŝi lernis la azian dancarton. Post la disiĝo kun sia edzo ŝi revenis al Eŭropo kie ŝi famiĝis precipe en Francio kiel erotika dancistino en Parizo.

Dum la Unua mondmilito Mata Hari pro financaj malfacilaĵoj ekspionis kaj por Germanio kaj por Francio. En la jaro 1917 la franca sekreta servo observis kaj arestis ŝin. La tribunalo deklaris ŝin kulpa pri ŝtatperfido kaj kondamnis ŝin al morto. Estiĝis multaj flustroj kaj onidiroj pri ŝia rolo en la socio kaj je la 15-a de oktobro 1917 Mata Hari estis mortpafita en Vincennes apud Parizo.

Ŝia vivo estis plurfoje filmigita, i.a. kun Greta Garbo en la ĉefrolo.

  1. Brita Enciklopedio: 300 virinoj, kiuj ŝanĝis la mondon angle

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne