Matiaso la 1-a (Hungario)

Matiaso la 1-a
Reĝo de Bohemio kaj Hungario
Persona informo
I. Mátyás
Naskiĝo 24-an de februaro 1443 (1443-02-24)
en Kluĵo,  Hungara reĝlando
Morto 6-an de aprilo 1490 (1490-04-06) (47-jaraĝa)
en Vieno
Mortis per Venenado per manĝaĵo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár
Székesfehérvár Redakti la valoron en Wikidata vd
Loĝloko Kluĵo vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Matiaso la 1-a (Hungario)
Familio
Dinastio familio Hunyadi vd
Patro János Hunyadi Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Erzsébet Szilágyi Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ladislao Hunyadi Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Beatrico de Aragono (1476 (Gregoria), 1475 (Gregoria)–1490 (Gregoria))
Katerina de Podebrado (1461, 1461 (Gregoria)–1464)
Elizabeto de Celje Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Barbara Edelpöck (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Johano Korvin
 ( Barbara Edelpöck (en) Traduki)
N. Hunyadi, Prince of Hungary (en) Traduki
 ( Katerina de Podebrado) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Michael Szilágyi (en) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Reĝo de Bohemio
Dum 1471-1490
Antaŭulo Georgo de Podebrado
Sekvanto Vladislao la 2-a Jogajlido
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 1458-1490
Antaŭulo Ladislao la 1-a de Bohemio
Sekvanto Vladislao la 2-a Jogajlido
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Matthias-Corvinus / Matei Corvin-statuo ĉe Placo de Herooj en Budapeŝto.

Matthias Corvinus, Matiaso la 1-aMatiaso la justa de Hungario (hungare Hunyadi Mátyás, rumane Matei Corvin, kroate Matija Korvin, slovake Matej Korvín, ĉeĥe Matyáš; slovene Kralj Matjaž por reĝo Matthias), (23-a de februaro 14436-a de aprilo 1490; regis inter 14711490) estis apostola reĝo de Hungario kaj reĝo de Bohemio, Dalmatio, Slovenio kaj Kroatio, duko de Transilvanio, Silezio, Aŭstrio, Stirio kaj Krajno, margrafo de Moravio kaj Luzacio. Li parolis la hungaran, ĉeĥan, polan, latinan kaj germanan.

Reĝo Matiaso naskiĝis en Transilvanio, en Cluj-Napoca (Rumanio), la 23-an de februaro 1443 en hungara nobela familio, kiel dua filo (legu apartan artikolon: naskiĝdomo de reĝo Matiaso la 1-a). Lia patro estis duko transilvania kaj guberniestro (gubernatoro) de Hungara reĝlando, János Hunyadi [janoŝ HUnjadi], kiun tiutempe oni nomis "la venkinto super la turkoj". Lia patrino estis Elizabeta Szilágyi. En la 15-a jarcento la plej granda danĝero por la tuta Eŭropo estis la tiam giganta imperio turka (otomana). Kontraŭ ĝi kiel la plej orienta bastiono - tamen mez-eŭropa - staris Hungario. János (Johano) Hunyadi en multaj bataloj supervenkis la turkojn kaj kiam la 22-an de julio 1456 apud Nándorfehérvár (nun Beogrado) li sukcesis venki super la grandega armeo de la turka sultano,li sukcesegis defendi Eŭropon kaj Hungarion por la sekvontaj 70 jaroj kontraŭ turka invado.

En 1452 surtroniĝis la hungaran tronon Ladislao la 5-a, la "postmorte naskita", kiu baldaŭ venis en konflikton kontraŭ Johano Hunyadi, kiu volis reteni la saman potencon kiel dum senregado. Ladislao la 5-a lasis ekzekuti lian filon Ladislao kaj malliberigi la alian filon de Matiaso en Prago. En 1457, post morto de Ladislao la 5-a, Georgo de Podebrado liberigis Matiason helpante lin al la hungara trono.

En 1458 (la 24-an de januaro), la hungara popolo elektis Matiason kiel reĝon kun granda entuziasmo. Li edzinigis en junio de 1461 filinon de Georgo de Podebrado, la 11-jaran Katerinon de Podebrado (ŝi mortis en 1464, 14 jarojn aĝa, ĉe nasko). Li estis kronita en 1464 en Székesfehérvár per la hungara krono, reakirita for de Frederiko la 3-a.

Post malforta agado (regado) de Ladislao la 5-a, en la tuta lando estis anarkio, sed Matiaso saĝe kaj kun granda inteligenteco faris ordon. Dum lia regado fortiĝis la urboj, meznobelaro (tiel sia potenco). Li akiris juron pri kolekto de doganoj, impostoj por si mem, li reorganizis la impostan sistemon, centran administradon. El la kolektita mono li organizis la faman soldulan armeon nomatan Nigra Armeo.

En 1463 li komencis batalon kontraŭ turkoj, daŭrantan ĝis la jaro 1468, kaj Matiaso sukcesis savi sian reĝlandon sen teritoriaj perdoj, sed la decida batalo okazis en Kenyérmező, en 1479 (13-an de oktobro) (legu ankaŭ Paŭlo Kinizsi).

En 1468 li kuniĝis kun papo Paŭlo la 2-a proklaminte militon kontraŭ Bohemio. En 1469 germanaj soldataroj en apudaj kronlandoj agnoskis lin reĝo. Sed la bataloj daŭris kelke da pluaj jaroj. Georgo el Poděbrady savis Bohemion, sed post lia morto Matiaso konkeris ĉiujn apudajn landojn (Moravion, Silezion, Luzacion). La 28-an de majo 1471 Matiaso estis en Jihlava kronita kiel reĝo de Bohemio.

En 1471 en Hungarujo eksplodis kontraŭ Matiaso ribelo frunte kun ĉefepiskopo Johano Vitéz. La ribeluloj elektis kiel reĝon Kazimiro la 4-a kaj polaj soldataroj invadis Hungarujon. Sed Matiaso sukcesis la ribelon subpremi, la ĉefepiskopo estis malliberigita kaj la polaj soldataroj ellandigitaj ĝis la jaro 1472.

En 1485 li komencis batalon kontraŭ imperiestro Frederiko la 3-a, en kiu li konkeris de Frederiko Malsupran Aŭstrion, duonon de Stirio kaj Krajnon.

Hungara monbileto kun Matiaso

En la feŭda sistemo en Hungario ne ekzistis konstanta, profesia armeo kaj la reĝo, se estis milito, ĉiam dependis de la bonvolo de riĉaj nobeloj. Evitante tion Matiaso fondis la faman "nigran armeon", kies soldatoj estis salajrataj senpere de la reĝo kaj pro tio ili obeis nur liajn ordonojn. Per tiu ĉi regula armeo li povis grave formigi sian regon. Tio estis tre bezonata, ĉar tiutempe Hungario estis granda, al ĝi apartenis ne nur la Karpata Baseno kaj parto de Moravio. Do li, kiel bona kaj saĝa reĝo estis devigita defendi ĉiun parton de sia lando kontraŭ la malamikoj per tiu ĉi regula armeo, antaŭ ĉio kontraŭ la turkoj kaj aŭstroj. La papo, Pio la 2-a, tre alte taksis la bonan defendlaboron de Matiaso, li nomis la hungaran reĝon "Bastiono de la Kristanismo" kaj multfoje pri tio li atentigis la tiaman imperiestron Frederikon, kiu ĉiam konkurencis kontraŭ Matiaso por esti hungara reĝo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne