Monda Asembleo Socia

Monda Asembleo Socia
Komenco 2005 vd
vdr

La Monda Asembleo Socia (MAS) estas tutmonda organizaĵo de Esperanto-parolantaj homoj kiuj konvinkiĝis ke pli bona mondo eblas kaj kiuj kune diskutas kaj agas por realigi ĝin. Ĝi estas fondita la 2-an de aŭgusto 2005, post fondado per interreto, kiu komenciĝis la 5-an de marto 2005, lanĉite en Havano dum la Nacia Kongreso de la Kuba Esperanto-Asocio (KEA), kaj kiu, post diskutado, finaprobis sian statuton la 2-an de aŭgusto 2005. Kiel la sperto intertempe montris, la ĉefa agado de la MAS-anoj estas verki kaj traduki librojn kaj eldoni ilin el la eldonservo de la MAS. Ili eldonis jam pli ol ducent titolojn (vidu la liston de eldonitaj libroj sub la rubriko Eldonoj). Dekomenca sidejo estas en Embres-et-Castelmaure, en suda Francio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne