Mondaj Ludoj de 2013

Mondaj ludoj
Moto Honesta ludado al la planedo
Loko Kalio,  Kolombio
Partoprenantaj landoj 98[1]
sportistoj 2929 [1]
Inaŭgura cememonio la 25-an de julio 2013
Ferma ceremonio la 4-an de aŭgusto 2013
Pasinta evento 8-aj mondaj ludoj ĉe Kaoŝiung, Tajvano
Venonta evento 10-aj mondaj ludoj ĉe Vroclavo,  Pollando

La Mondaj Ludoj de 2013 estis plur-sporta evento kiu okazis inter la 25-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto 2013 en la urbo de Kalio, Kolombio. Tiu ĉi estis la unua fojo en kiu la ludoj okazos en latinoamerika urbo[2][3][4]. Originale, la urboj elektitaj por gastigi la eventon estis la germanaj urboj de Duisburgo kaj Duseldorfo, sed pro la ekonomia krizo de 2009 la urboj ne atingis la sufiĉan monon por okazigi la eventon kaj pro tio rezignis siajn organizantajn rajton, do la honoro organizi la eventon estis transdonita al Kalio.

Pli ol 2500 sportistoj el 120 landoj konkuros je 31 sportoj kiuj estas agnoskitaj de la Internacia Olimpika Komitato sed ne partoprenas en la Olimpiaj ludoj,[5][6] kaj aliaj 5 invititaj sportoj.[7], La organizaĵo kiu aranĝas la ludojn estas la Internacia Asocio de la Mondaj Ludoj (IWGA). Tiu ĉi estis la lasta partopreno de Rugbeo 7 en la Mondaj Ludoj ĉar ekde 2016 ĝi partoprenos en la Olimpikoj de Rio-de-Ĵanejro.[8].

La inaŭgura ceremonio okazis la 25-an de julio 2013 je la 19-a horo (GMT -5) kune kun la festo pro la 477-a datreveno de la fondado de la urbo.[9]

Por la ludoj la Kolombia registaro investis USD 59 milionoj kaj la organizaĵo kiu administris la monon estis Coldeportes,[10] publika organizaĵo pri sportoj de Kolombio. La plej multo de la mono estis investita en sportejoj. Al tiu kapitalo oni aldonis investon el privataj entreprenoj.[11]

Pro la granda sporta historio de Kalio, la investo estis plejparte uzata por riparado kaj plibonigo de jam ekzistantaj sportejoj kaj konstruaĵoj. Sed ankaŭ la mono estis uzita por la la konstruadon de Hokeo-stadiono, grimpada muro, kaj softbala kampo.[12] Oni atingis ke la futsalo estu inkludita en la ludoj kiel invitita sporto danke al la agado de la Kolombia Federacio de Futsalo.[13]

Danke al la granda sukceso de la evento, la federacioj el sporta danco, bilardo, hokeo, softbalo kaj Rakedopilkado, esprimis siajn dezirojn por ke la urbo okazigu sportajn internaciajn eventojn pri tiuj sportoj.[14]

  1. 1,0 1,1 The World Games - Athletes (hispane). The World Games (la 25-an de julio 2013). Arkivita el la originalo je 2013-07-28. Alirita 2013-08-07.
  2. Marco Antonio Garcés (la 16-an de julio). Los World Games sí se harán en Cali (hispane). El País (Cali). Alirita la 18-an de julio 2009.
  3. Cali será sede de los 'World Games' en el 2013 (hispane). El Tiempo. Alirita la 18-an de julio.
  4. Cali será sede de los Juegos Mundiales no olímpicos o World Games (hispane). Alcaldía de Cali (la 15-an de julio 2009). Alirita la 18-an de julio 2009.
  5. Delegación colombiana recibió la bandera para Juegos Mundiales (hispane) (la 22-an de julio 2013). Alirita 2013.
  6. Cali será sede de los Juegos Mundiales no olímpicos o World Games (hispane) (2009). Alirita la 7-an de aŭgusto 2013.
  7. Este martes presentan delegados para deportes de Juegos Mundiales (hispane). El País (la 4-an de septembro 2012). Arkivita el la originalo je 2014-07-29. Alirita 2012.
  8. Rugby (angle). Rio 2016 (2008). Arkivita el la originalo je 2013-07-27. Alirita 2013-08-07.
  9. Desde este miércoles Cali estará celebrando su cumpleaños número 477 (hispane). El País (2013). Arkivita el la originalo je 2014-08-28. Alirita la 30-an de julio.
  10. Cali está lista para dar inicio a los IX Juegos Mundiales (hispane). Cable Noticias (2013). Arkivita el la originalo je 2016-09-13. Alirita la 25-an de julio 2013.
  11. Cali se revitaliza con la realización de los Juegos Mundiales (hispane). BD Bacatá. Alirita la 9-an de julio 2013.
  12. EFE-El País (22-a de majo 2012). Cali desea mostrar en Colombia nuevos deportes gracias a Juegos Mundiales (hispane). Alirita la 4-an de septembro 2012.
  13. Internacional World Games Asociation (eld.): «Futsalo en la mondaj ludoj». (la 18-an de aprilo 2011).
  14. Federaciones internacionales de 5 deportes quieren hacer sus campeonatos mundiales en Cali (hispane). RCN Radio (2013). Alirita la 31-an de julio 2013.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne