Mortiga dozo (LD50)

En toksologio, la averaĝa mortiga dozo aŭ LD50 (angla mallongigo por "lethal dose", 50%), averaĝa koncentriĝo LC50 (mallongigo por "lethal concentration", 50%) aŭ mortiga koncentriĝo kaj tempo LCT50 pri iu toksino, radiado, aŭ patogeno estas la necesa kvanto por mortigi duonon de la membraro en ia testita enloĝantaro post iom da tempo. LD50 ofte uzatas kiel ĝenerala indikilo pri la akuta tokseco de iu substanco. Ju pli malalta estas tiu LD50 valoro, des pli danĝera estas la substanco, indikante ties altan toksecon.

Tiu testo estis kreita en 1927 de J. W. Trevan[1]. La esprimo duonmortiga dozo estas iam kaj iam uzata kun la sama senco, signifante specife la tradukojn uzatajn en neanglaj tekstoj, tamen ĝi ankaŭ referencias ian submortigan dozon, pro tiu ambigueco tiu esprimo estas kutime preterlasata. LD50 estas ordinare determinita pere de testoj en laboratoriaj animaloj, samkiel la ratoj. En 2011, la Usona Administracio por Manĝoj kaj Drogoj aprobis alternativan metodologion por determinado de LD50 rilate al la kosmetika drogo Botokso sen uzo de animaloj.

  1. Lethal Laws: Animal Testing, Human Health, and Environmental Policy, Alix Fano

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne