Nanplanedo

Kio estas nanaj planedoj? Video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Cereso estas la unua malkovrita nanplanedo (en 1801)
Plutono estas la dua nanplanedo esplorita deproksime per kosmosondilo (New Horizons en 2015)

Nanplanedonana planedo[1] estas klaso de ĉielaj korpoj en nia sunsistemo. Ĝi estis difinita, kiel nova kategorio, per rezolucio akceptita la 24-an de aŭgusto 2006 de la Internacia Astronomia Unio. La difino koncernas nur la planedan sistemon de la Suno (kiu inkluzivas la Teron), alistelaj sunsistemoj ankoraŭ ne havas klarajn difinojn por tipoj de siaj eroj kaj apenaŭ povas havi, ĉar malmulto estas jam sciata pri ili.

La difinon IAU formulis angle, kaj ĝi do koncernas origine nur la anglan esprimon dwarf planet. En la diversaj lingvoj ekestas tradukoj kiel nana planedo, nanplanedo, kaj preskaŭplanedo. Laŭ difino (vidu la tutan rezolucion numero 5A en la artikolo Sunsistemo) la termino nanplanedo priskribas objekton, kiu

  1. Ĉirkaŭiras la Sunon.
  2. Havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la internajn fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan
  3. Ne malplenigis la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.
  4. Ne estas satelito (de planedo aŭ alia ekstersuna objekto)

La tria kriterio precizigas, ke la nanplanedo "ne malplenigis la ĉirkaŭaĵon", kio estas la ĉefa diferenco kompare kun planedo. Tio signifas, ke la maso de la nanplanedo ne sufiĉas por forigi aliajn korpojn el la proksimaĵo de la orbito, dum la pli pezaj planedoj per sia gravito tiom perturbas aliajn proksimume samorbitajn objektojn, ke tiuj forĵetiĝas aŭ tute kaptiĝas kaj iĝas satelitoj de la planedo aŭ alimaniere iĝis sinkronaj kun ĝi. Tiu kondiĉo signifis oficialan forigon de Plutono el la kategorio de planedoj, ĉar ĝi ne malplenigis sian ĉirkaŭaĵon en la Kujper-zono. La "detronigo" de Plutono kaptis konsiderindan atenton ankaŭ en la amaskomunikiloj.

En junio 2008 IAU aldonis du decidojn. Unue, faka termino por nanplanedo ekster la orbito de Neptuno estas plutoido (angle: "plutoid"). Due, ĉiun nove trovitan objekton pli helan ol absoluta magnitudo M = 1,0 oni tuj klasas kiel nanplanedon, ĝis eble postaj malkovroj montros, ke la objekto ne plenumas la kondiĉojn por esti nanplanedo (tre neverŝajne)

  1. "Nana planedo" uzata en la video https://commons.wikimedia.orgview_html.php?sq=Envato&lang=eo&q=Category:Scivolemo (esperante)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne