Natura satelito

Ĉi tiu artikolo temas pri ĝenerala signifo de la termino "natura satelito" aŭ "luno". Por la natura satelito de la Tero rigardu la paĝon Luno.
Kelkaj lunoj kompare al la Tero. 19 lunoj estas sufiĉe grandaj por esti rondaj; du (Titano kaj Tritono) havas rimarkindan atmosferon.

Natura satelito (kelkfoje nomata luno) estas astra objekto, kiu ĉirkaŭiras planedon aŭ alian sub-stelan astron. Ĝi havas pli malgrandan mason ol sia planedo.

En la sunsistemo troviĝas 162 konataj naturaj satelitoj de la ok planedoj, 4 konataj de la nanplanedoj, kaj multaj aliaj de planedetoj. La satelito de nia planedo Tero mem nomiĝas Luno.

Troviĝas satelitojn ĉirkaŭ ĉiuj planedoj en la sunsistemo, krom Merkuro kaj Venuso; lunojn en aliaj sunsistemoj ankoraŭ ne eblis observi.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne