Tiu diagramo montras ke la kapo iĝas proporcie pli longa ol la kruroj laŭlonge de la homa matureco. Tio implicas ke proporcie grandaj kapoj kaj proporcie mallongaj kruroj estus neoteniaj trajtoj ĉe plenkreskuloj.Aksolotlo estas neotenia salamandro, kiu retenas siajn brankojn tra sia tuta vivo.
La reteno fare de plenkreskuloj de trajtoj antaŭe viditaj nur ĉe junuloj estas grava en disvolviĝ-biologio, kaj sekve en evolucio. Ĝi povas okazi duvoje. En neotenio[1][2][3][4] nomata ankaŭ juniĝo (juvenilization),[5] la fiziologia (aŭ somata) disvolviĝo de organismo (tipe animala) estas bremsita aŭ prokrastita. Neotenio troviĝas en modernaj homoj.[6]
Kontraste, en progenezo (infangenezo), la seksa disvolviĝo okazas pli rapida.[7] Ambaŭ procezoj rezultas en infanmorfismo (aŭ infanmorfozo), nome tipo de heterokronio.[8] Kelkaj aŭtoroj difinas infanmorfismon kiel la reteno de larvaj trajtoj, kiel ĉe salamandroj.[9][10][11]
↑Neoteny. (2012). Dictionary.com. Alirita la 19an de Septembro, 2012, el link
↑Neoteny. (2012). Your dictionary. Alirita la 19an de Septembro, 2012, el link.
↑Neoteny. (2012). Oxford Dictionaries. Alirita la 19an de Septembro, 2012, el linkArkivigite je 2016-08-08 per la retarkivo Wayback Machine.
↑Neoteny. (2012). Merriam-Webster. Alirita la 19an de Septembro, 2012, el link.
↑Montagu, A. (1989). Growing Young. Bergin & Garvey: CT.