Nigra maro

Nigra Maro
bulgare Черно море, rumane Marea Neagră, ukraine Чорне море, ruse Чёрное море, abĥaze Амшын Еиқәа, kartvele შავი ზღვა, turke Kara Deniz
maro
Urbo Gelendĵik kaj Nigra Maro
Landoj
Parto de Eŭropo, Azio
Najbaras kun Marmora Maro, Azova Maro
Duoninsulo Krimeo
Kelkaj havenurboj
Alfluantoj
Longo 1 000 km (621 mi)
Larĝo 500 km (311 mi)
Maks. profundo 2 210 m
Areo 461 000 km² (46 100 000 ha)
Nigra Maro
Nigra Maro
Nigra Maro
Satelita vido al Nigra Maro
Satelita vido al Nigra Maro
Satelita vido al Nigra Maro
Nigra Maro, bildo farita de NASA
Nigra Maro, bildo farita de NASA
Nigra Maro, bildo farita de NASA
Vikimedia Komunejo: Black Sea
Map

Nigra Maro (kartvele შავი ზღვა [ŝavi zgva], turke Kara Deniz, ruse Чёрное море [ĉórnaje móre]) estas interna maro de la Atlantika baseno, inter sudorienta Eŭropo kaj Okcidenta Azio, kiu situas rande inter Eŭropo, Anatolio kaj Kaŭkazo, ĉe la bordoj de jenaj kandoj: Rusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Turkio kaj Kartvelio. Per la Kerĉa markolo ĝi ligiĝas kun la Azova Maro kaj per Bosporo kun la Marmora Maro. Sude de la Marmora troviĝas la Dardaneloj kaj la Egea kaj Mediteranea maroj.

La Nigra Maro havas precizan areon de 436,400 km² (sen inkludi la Maron Azov),[1] maksimuman profundan punkton de 2212 m,[2] kaj volumenon de 547,000 km³.[3] La Nigra Maro formas orientan al okcidento tendencan elipsan depresion kiu kuŝas inter la menciitaj landoj Bulgario, Kartvelio, Rumanio, Rusio, Turkio kaj Ukrainio.[4] La maro estas retenita de la Pontaj Montoj sude kaj de la Kaŭkaza Montaro oriente kaj prezentas ampleksan breton al nordokcidento. La plej longa orienta al okcidento etendo estas ĉirkaŭ 1,175 km longa.

La Nigra Maro enhavas kelkajn grandajn golfojn: Dnestra kaj Dnepro-Buga, Kalamita, Samsuna kaj Sinopa. Ĝin enfluas gravaj riveroj: Danubo, Dnestro, Don, Suda Bugo, Dnepro, Rioni, Kizil-Irmak. En la profundo pli ol 150 m, la akvo estas sulfurhidrogena. Pli profunde forestas vivaj estuloj pro fakte venenaj kondiĉoj. Ĉe ĝiaj bordoj troviĝas multaj kurac- kaj ripozlokoj.

Gravaj urboj laŭlonge de la marbordo estas Batumi, Burgas, Constanța, Giresun, Hopa, Istanbul, Kerĉo, Mangalia, Năvodari, Novorossijsk, Odeso, Ordu, Poti, Rize, Samsun, Sebastopolo, Soĉi, Suĥumo, Trabzon, Varna, Jalto kaj Zonguldak.

La Nigra Maro havas pozitivan akv-ekvilibron; tio estas, eliro da akvo de 300 km³ jare tra Bosporo kaj Dardaneloj al la Egea Maro. Mediteranea akvo fluas en la Nigran Maron kiel parto de dudirekta hidrologia interŝanĝo. La elfluo de la Nigra Maro estas pli malvarma kaj malpli salakvenhava kaj flosas super la varma, pli salakvenhava Mediteranea enfluo – kiel rezulto de diferencoj en denseco kaŭzitaj de diferencoj en salakvenhavo – konduke al grava tavolo da anoksaj akvoj tre sub la surfacaj akvoj. La Nigra Maro ankaŭ ricevas riverakvon el grandaj riveroj de Eŭrazio norde de la maro, el kiuj Don, Dnepro kaj Danubo estas la plej gravaj.

En la pasinto, la akvonivelo variis grave. Pro tiuj variadoj en la akvonivelo en la baseno, la ĉirkaŭaj bretoj kaj asociaj elstaraĵoj foje estis tero. Je iaj precizaj akvoniveloj eblas ligiĝi kun ĉirkaŭaj akvejoj. Tra la plej aktiva el tiuj ligaj vojoj, nome la Turkaj Markoloj, la Nigra Maro aliĝas al la oceano. Kiam tiu hidrologia ligilo ne funkcias, la Nigra Maro estas endorea baseno, kiu funkcias sendepende de la tutmonda oceana sistemo. Nune la akvonivelo de la Nigra Maro estas relative alta kaj tiel la akvo de la Nigra maro interŝanĝiĝas kun la Mediteraneo. La Turkaj Markoloj ligas la Nigran Maron kun la Egea Maro kaj tio koncernas Bosporon, la Marmaran Maron kaj la Dardanelojn.

La Nigra Maro en Batumi, Kartvelio
  1. Surface Area— Black Sea Geography. University of Delaware College of Marine Studies (2003). Alirita 3a de Aprilo 2014.
  2. Maximum Depth— Europa – Gateway of the European Union Website. Environment and Enlargement – The Black Sea: Facts and Figures.
  3. Unexpected changes in the oxic/anoxic interface in the Black Sea. Nature Publishing Group (30a de Marto 1989). Alirita 2-a de decembro 2006.
  4. UNEP/GRID-Arendal Maps and Graphics Library (2001) Socio-economic indicators for the countries of the Black Sea basin. Alirita December 11, 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-10. Alirita 2014-10-05.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne