Nikola Tesla

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri serba fizikisto. Por informoj pri la mezurunuo de magneta indukdenso, vidu la artikolon Teslo (mezurunuo).
Nikola Tesla
Persona informo
Никола Тесла
Naskonomo Никола Тесла
Naskiĝo 10-an de julio 1856 (1856-07-10)
en Smiljan, Kroatio,  Aŭstra imperio
Morto 7-an de januaro 1943 (1943-01-07) (86-jaraĝa)
en Hell's Kitchen, Nov-Jorko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Nikola Tesla Museum, Belgrade, Serbia (en) Traduki 44° 48′ 18″ Nordo 20° 28′ 15″ Oriento / 44.805 °N, 20.4708 °O / 44.805; 20.4708 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Serba Ortodoksa Eklezio vd
Etno Serbs of Croatia vd
Lingvoj anglafrancaĉeĥahungaragermanalatinaitalakroataserba vd
Loĝloko PragoBudapeŝtoGrazParizoColorado SpringsNov-JorkoKarlovacSmiljan vd
Ŝtataneco Usono (1891–1943)
Reĝlando Hungario (1867–1918)
Aŭstra imperio (1856–1867) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Teknologia Universitato Graz (1875–1878)
Gymnasium Karlovac (en) Traduki (1870–1873)
Universitato de Karolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Nikola Tesla
Familio
Patro Milutin Tesla (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Đuka Madic (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Marica Kosanovi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo inventisto
fizikisto
maŝinkonstrua inĝeniero
elektrika inĝeniero
futurologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Elektrotekniko, mekanika inĝenierarto, fizikisto, meĥaniko kaj inventisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Nikola Tesla en sia laboratorio en Colorado Springs je 1900

Nikola TESLA (Esperante: Nikolao TESLO; naskiĝis la 10-an de julio 1856 en Smiljan, Kroatio, tiam parto de Aŭstra imperio, mortis la 7-an de januaro 1943 en Novjorko) estis serba-usonano fizikisto, inventisto kaj elektro-inĝeniero. Pri lia mortotago estas necerteco de ±1 tago, ĉar oni trovis lin mortintan solan en hotelo.

Tesla jam akiris sperton pri telefonio antaŭ elmigri al Usono en 1884 por labori kun Thomas Edison. Li tuj muntis proprajn laboratoriojn kie li laboris por diversaj elektraj kaj magnetaj aparatoj, inventoj kaj produktaĵoj. Li laboris ankaŭ por George Westinghouse.

Lia plej grava kontribuo al la elektrotekniko estis la utiligo de alterna kurento. Krome li ege laboris pri senkabla komunikado. De 1892 al 1894 li estis vic-prezidanto de la Usona Instituto de Elektraj Inĝenieroj.

Tesla pretendis, ke li inventis radian komunikadon, kaj kontestis la antaŭecon de Guglielmo Marconi. Komence oni opiniis ke la inventinto estis Marconi, tamen en 1943 tribunalo decidis doni patentan rajton al Tesla. La proceso okazis post la morto de Tesla, tial kutime oni trovas Marconi la inventinto, kvankam li mem diris, ke por konstrui radion li utiligis la antaŭajn verkojn de Tesla.

Tesla estis sekretema homo, kio kaŭzis fantaziajn onidirojn pri lia laboro. Iel li povis esti konsiderata de kelkaj kiel ekzemplo de freneza sciencisto.[1] Liaj patentoj enspezigis lin per konsiderindaj monkvantoj, multo el kio estis uzita por financi sian projektojn atingante variajn gradojn de sukceso. Li vivis plej el sia vivo en novjorkaj hoteloj, post sia retiriĝo. Lia verko falis al relativa malhelo post lia morto, sed en 1960 laŭ li estis nomita la teslo, la mezurunuo de magneta indukdenso laŭ la internacia sistemo de mezurunuoj. Tesla ĝuis reaperon en intereso en popola kulturo ekde la 1990-aj jaroj.[2]

Antaŭ sia morto li laboris pri tele-efika batalilo, nomata "mortigaj radioj", kiun li proponis al la usona defenda ministerio, sed detaloj ne estas konataj.

Usona kompanio, kiu produktas novan generacion de elektraj aŭtomobiloj, nomiĝas Tesla Motors omaĝe al la fizikisto.

  1. Van Riper 2011
  2. Van Riper 2011, p. 150

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne