Ninurta

Ninurta
virdio • milita dio
Informoj
Eble sama astrologia Saturno • Ningirsu
Sekso vira
Patro Enlil
Patrino Ninmaḫ
Gefratoj Nergalo
Edzo/Edzino Bau • Gula
vdr

Ninurta (Nin Ur: Sinjoro de la Tero, ankaŭ sumere nomata Ninĝirsu, 𒀭𒎏𒄈𒋢, tiel, internacie skribata kun esperanta karaktro "ĝ", kaj Nisrok) estis en la sumera kaj akada mitologioj la dio de Lagaŝ. En antikvaj transliteraĵoj ĝi estis indikata per NinibNinip, kaj en la unuaj priskriboj estis difinita kiel suna diaĵo. En Nippur, Ninurta estis adorata kiel parto de dia triado enhavanta ĝian patron Enlil, kaj ĝian patrinon Ninhursag.

Ninurta aŭ Ningirsu.

Ninurta ofte estas prezentata kun arko kaj sago, ambaŭflanke tranĉa spadoklabo, kaj povas similiĝi al alohava leono taksata arketipo de la sinsekva Lamassu (alohava monstro). Alilegende Ninurta batalas monstron birdoforman kaj mortigas diversajn hororajn bestojn.

La edzino de Ninurta estis “Ugallu” en Nippur kaj, alitempe kaj aliloke, Bau kiam ĝi estis nomata “Ningirsu”.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne