Niuo

Niuo

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ko e Iki he Lagi
asociita ŝtato
insula lando
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Alofo
Oficiala(j) lingvo(j) niua lingvo, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, niua lingvo
Loĝantaro 1 612 (2016)
Horzono UTC-11:00
Interreta domajno .nu
Landokodo NIU
Telefona kodo +683
Plej alta punkto Niue Highest Point
Politiko
Ŝtatestro Karlo la 3-a
Ĉefministro Dalton Tagelagi
Ekonomio
Valuto nov-zelanda dolaro

AkvejoPacifiko

Koordinatoj19° 3′ S, 169° 55′ U (mapo)-19.05-169.91666666667
Plej alta punktoNiue Highest Point [+]
Akvokolektejo260 km² (26 000 ha) [+]
Areo260 km² (26 000 ha) [+]
Loĝantaro1 612 [+] (2016)
HorzonoUTC-11:00, Pacific/Niue [+]

Niuo (Niuo)
Niuo (Niuo)
DEC
Map
Niuo

Vikimedia Komunejo:  Niue [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Niuo estas dependa teritorio de Nov-Zelando en Oceanio.

Niuo situas 2400 km nordoriente de Nov-Zelando kaj oriente de Tongo.

Laŭ la stato de 2016 sur la insulo vivis 1 612 loĝantoj sur areo de 260 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km². La enloĝantaro estas ĉefe Polinezianoj.

Kvankam Niuo estas memregata, ĝi estas en libera asocio kun Nov-Zelando, kaj mankas al ĝi tuta suvereneco. Ĉiuj niuanoj estas civitanoj de Nov-Zelando kaj la ŝtatestro estas Reĝo Karlo la 3-a. Nov-Zelando pritraktas la plejmulton de la internaciaj rilatoj de Niuo, en la nomo de Niuo.

En 2003 Niuo fariĝis la unua en la mondo nacio kun universala sendrata aliro al la Interreto. Tion provizas tra la insulo la Asocio de Interretaj Uzantoj.[1] Lastatempe, la ludono de la mastrumo pri Interret-finaĵo .nu (ekzemple en www.esperanto.nu) donis al la insulanoj bonvenan profiton.

Pro ekonomiaj kialoj la plejmulto da niuanoj (20000) jam elmigris al Nov-Zelando.

Biogeografie la teritorio situas en la pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Geologie temas pri malalta insulo.

  1. Light Reading Mobile - Broadband - World's First WiFi Nation - Telecom News Wire. Unstrung.com. Arkivita el la originalo je 2009-10-19. Alirita 2010-06-26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-19. Alirita 2011-09-01.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne