Nobel-premio

Nobel-premio
honorigo • scienca premio
Branĉoj Nobel-premio pri paco
Nobel-premio pri literaturo
Nobel-premio pri kemio
Nobel-premio pri fiziko
Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino vd
Nomita laŭ Alfred Nobel
Organizanto Norvega Nobel-KomitatoReĝa Sveda Akademio de SciencojSveda AkademioNobela Asembleo ĉe la Karolinska InstitutetAlfred Nobel
Lando SvedioNorvegio
Fondita de Alfred Nobel vd
Fondita en 1901
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Nobel-medalo
Pablo Neruda post ricevo de la Nobel-premio pri literaturo en 1971. La atribuo de la premio al Pablo Neruda estis parto de la intrigo de la filmo Il postino.

Iniciatita laŭ la testamento de 1895 de Alfred Nobel, kiu estis la inventinto de dinamito, la Nobel-Premio (aŭ Premio de Nobel) (en sveda difinita formo, singularo: Nobelpriset; en norvega: Nobelprisen) estas internacia serio da premioj donataj ĉiujare al homoj, kiuj faris eksterordinaran sciencan malkovron aŭ eksterordinaran (ekzemple, kulturan) kontribuon al la socio. La premiojn aljuĝas svedaj kaj norvegaj komitatoj. La unua solena ceremonio por enmanigi la premion okazis en la Reĝa Akademio de Muziko en Stokholmo, Svedio, en 1901. La premioj pri fiziko, kemio, fiziologio aŭ medicino, literaturo, kaj paco estis la unuan fojon donataj en 1901.[1]

De 1902, la premiojn formale disdonadas la reĝo de Svedio, krom la pacpremio, kiun donas la norvega reĝo en Oslo (Norvegio kaj Svedio estis unio ĝis 1905).

La premio konsistas ĉiujare el ora medalo kun ĉizelita Nobel-portreto, diplomo kaj granda monsumo, nuntempe ĉirkaŭ 10 milionoj da svedaj kronoj (iomete pli ol 1 miliono da eŭroj), kiuj celas ebligi al la gajninto daŭrigi sian laboron aŭ esploron sen la premo de monkolektado. La premio ne estas atribuita postmorte; tamen, se al persono oni jam atribuis premion kaj tiu mortas antaŭ ricevi ĝin, la premio ankoraŭ validas.[2] Kvankam la averaĝa nombro de premiitoj por premio ege pliiĝis dum la longo de la 20-a jarcento, premio ne povas esti kunhavata de pli ol tri personoj.[3]

La Nobel-Fondaĵo (svede kaj norvege Nobelstiftelsen) estas privata institucio fondita la 29-an de junio 1900 por organizi la financojn kaj administradon de la Nobel-Premioj. La fondaĵo estas bazita je la testamento de Alfred Nobel, la inventinto de dinamito. La fondaĵo ankaŭ okazigas la Nobel-simpoziojn pri gravaj malkovroj de sciencoj kaj pri temoj de aparte alta kultura aŭ socia signifo.

  1. "Which country has the best brains?", BBC News, 8a de oktobro 2010. Kontrolita 6a de decembro 2011.
  2. "Montreal-born scientist dies before Nobel honour", CBC News, 3a de oktobro 2011. Kontrolita 3a de oktobro 2011.
  3. Schmidhuber, Jürgen. Evolution of National Nobel Prize Shares in the 20th century.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne