Nordokcidento

Kompasdirektoj
16-punkta kompasa rozo

Nordokcidento estas unu el la kvar interkompasdirektoj. Ĝi estas inter Nordo kaj Okcidento. En multaj landoj estas regionoj aŭ distriktoj tiel nomataj, kiel okazas en Sudafriko, Anglio, Bocvano, Kanado, Kameruno, Usono, Haitio, Barato, Pakistano, Rusio, Srilanko, Zambio ktp.

Nordokcidento respondas al azimuta angulo de 315°. Kutime oni inkluzivigas en tiun direkton ankaŭ proksimajn angulojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne