Novelo

Novelo estas literatura ĝenro, en kiu la literaturaj verkoj havas limigitan amplekson en naturo de inventita proza rakonto pli mallonga ol romano kutime traktanta kelkajn rolulojn kaj celanta unuecan efikon kaj ofte koncentriĝanta sur la kreado de humoro prefere ol intrigo.

Novelo tipe povas esti legata en unu legado, kaj plejparte dum malpli ol unu horo. Karakterizaĵoj de la novelo estas la unueco de tempo, la unueco de la loko, kaj la unueco de la intrigo, kiu temas pri memstara okazaĵo aŭ serio de ligitaj incidentoj. La longo de novelo kutime varias de 1 000 ĝis 7 500 vortoj.

La novelo distingiĝas disde la romano per la kondensado de la rakonto kaj disde la fabelo per la realismo de la temo[1].

  1. Plena Ilustrita Vortaro

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne