Okiekoj

Okiekoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La okiekoj (foje skribite Ogiek, ankaŭ uzata Akiek, sed la nomo Akiek apartenas al distingita subgrupo) estas etno kun aparta lingvo, kiu loĝas en norda Tanzanio kaj suda Kenjo. En 2000 la okiekoj estis taksitaj 36.869 homoj, kvankam la parolantoj de la okieka lingvo nur estas 500 homoj [1]. Multaj parolantoj de la okieka transiris al la lingvoj de la ĉirkaŭaj etnoj: la akiekoj en norda Tanzanio nun parolas la masajan, kaj la akiekoj de Kinare en Kenjo nun parolas la kikujan lingvon. La okiekoj estas unu el la etnoj de ĉasistoj-kolektistoj en Kenjo kaj Tanzanio, por kiuj oni uzis la kolektivan nomon doroboj (Dorobo, ankaŭ Ndorobo), vorto de masaja origino, kiu nun estas konsiderata pejorativa.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne