Ortodoksa Kristana Eklezio

Ortodoksa Kristana Eklezio
emblemo
konfesio • historic church
Komenco 1054 vd
vdr
La bizanca aglo, simbolo de la ekumena patriarkato de Konstantinopolo kaj de Ortodoksimo.
ortodoksa ikonografio prezentanta Kriston kaj la dekdu apostolojn, de la 15-a jarcento, konservata en la Bizanca Muzeo de Ateno.

La ortodoksa kristana eklezio, aŭ kiu sin difinas "ortodoksa" kaj nome laŭlitere "de korekta opinio" (konata ankaŭ ĉe la fideluloj kaj oficialuloj kiel katolika ortodoksa eklezio aŭ plisimple kristana eklezio), estas Komuneco de naciaj kristanaj eklezioj, preskaŭ ĉiuj aŭtokefalaj, nome memstaraj kaj aŭtonomaj fronte al siaj patriarkejoj, historiaj kaj modernaj.

Ĝi estas la heredanto de la kristanaro de la antikva “Orienta Romia Imperio” dirata ankaŭ bizanca imperio, kaj poste otomana, tiam subdividita en la antikvaj kvar patriarkatoj, de Jerusalemo, Antioĥio, Aleksandrio kaj Konstantinopolo, sen la kvina nome la Patriarko de Okcidento. La kromaj kvin modernaj Patriarkoj, serba, rusa, bulgara, rumana kaj kartvela, male ne estas ĝenerale laŭleĝe akceptitaj sed nur laŭfakte. Orotodoksismo konvikitas ke nur ene de ĝi daŭre pluekzistas la universala kristana eklezio fondita de Jesuo Kristo.[1]

Tia amplekso de komunumoj agnoskas “unuan rangulon inter egaluloj” (Honora unuarangeco) al la patriarko de Konstantinopolo , memdifinita "ekumena" en la sinodo de 587, post la mempromocio en la Koncilio de Kalcedono de 451, spite de la protestoj de la ceteraj patriarkoj, precipe de tiu de Romo, al kiu en antaŭaj ekumenaj koncilioj tia unuarangeco estis atribuita. Hodiaŭ la amplekso de la ortodoksaj eklezioj, disvastiĝintaj en la tuta mondo atingas la nombron de 250 milionoj de fideluloj kaj estas la tria, laŭnombre de fideluloj, kristana konfesio. Ĉiuj sekvas la julian kalendaron, iuj integre aliaj preskaŭ integre.

  1. La Katolika Eklezio ne opinias pri si la samon.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne