Parodio

Parodio (greke παρωδία parōdía „hipokrite misprezentita kanto“) esprimas en la Literaturo la karikaturan, troigan aŭ primokan imitadon de konata verko aŭ elstara persono, je kio oni ja prezentas la formon aŭ (je personoj) tipajn kondutmanierojn, sed submetas alian, ne konvenan enhavon. Pro la klara variigo per tio starigita kontraŭ la konata originalo ekestas humura efiko. Parodio ne nepre havus primokan karakteron, ĝi povas eĉ omaĝi.

Parodioj ne nepre bezonas konkretan originalon. Ankaŭ ĝenro entute povas esti parodita, se ĝia formo estas bone rekonebla. Literaturteorie parodio kompreneblas kiel specifa formo de interteksta verkado. Oni povas parodii literaturajn, teatrajn, muzikajnfilmajn verkojn samkiel novajn mediojn kiel komputilajn ludojn.

La parodio kiel tia unue nur estas certa tekniko de la verkado. Se parodio kunligas ekz. socikritikon, ĝi tiam povas akiri satirajn trajtojn; jen la parodio povas servi la satiron.

Formoj proksime parencaj al la parodio estas la travestio, la persiflaĵo kaj la pastiĉo. Kromformo de la parodio estas la ĉentono.

Kiel unu el la plej antikvaj parodioj oni rigardas la verkon Rano-musa milito, unue atribuita al Homero, sed fakte el la 1-a jarcento a.K., kiu parodie imitas i.a. la militscenojn de la Iliado.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne