Partenono

Partenono
Παρθενών
helena templo
vidindaĵo
Ancient Greek archaeological site (en) Traduki
religious building ruin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo Dorika ordo • Periptero vd
Arkitekto Iktino • Kalikrato • Fidio vd
Estiĝo 5-a jarcento a.K.E.
Lando Grekio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Municipo Ateno
Situo
Geografia situo 37° 58′ 17″ N, 23° 43′ 36″ O (mapo)37.97152723.726601Koordinatoj: 37° 58′ 17″ N, 23° 43′ 36″ O (mapo)
Partenono (Grekio)
Partenono (Grekio)
DEC
Situo de Partenono
Map
Partenono
Parto de Akropolo de Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedata de Grekio vd
vdr
Partenono
Partenono, 2005
Metopo el Elginaj Marmoroj kun bildoj de centaŭro kaj Lapito luktantaj

Partenono (antikve-greke Παρθενών; greke Παρθενώνας, nome salono de virgulinoj) estis dora templo el la helena altklasika periodo, sanktigata al la diino Atena Parteno (en antikva greka, virga Atena, konsiderita patronino fare de tiamaj atenanoj) kaj ĉefa templo de la Akropolo de la poliso Ateno. La peripteron konstruis la konstruigantoj Iktino kaj Kalikrato de 447 al 432 a. K. dum la regado de Periklo. La templon – tute de blanka marmoro – dekoris riĉaj murpentraĵoj de diaĵoj kaj herooj, valormetaloj kaj la fama kultbildo de Atena kiun skulptis Fidiaso.

Ties konstruado komenciĝis en 447 a.K. kiam la Atena Imperio estis ĉe la pinto de sia povo. Ĝi estis finigita en 438 a.K. kvankam la dekorado de la konstruaĵo pludaŭris ĝis la 432 a.K. Ĝi estas la plej grava survivanta konstruaĵo de Klasika Grekio, ĝenerale konsiderata la zenito de la Dorika ordo. Ties dekoraj skulptaĵoj estas konsiderataj kelkaj el la altaj pintoj de la greka arto. La Partenono estas konsiderata daŭra simbolo de la Antikva Grekio, de la atena demokratio kaj de la okcidenta civilizo,[1] kaj unu el plej grandaj kulturaj monumentoj de la mondo. La Greka Ministerio de Kulturo nune plenumas programon de selekta restaŭrado kaj rekonstruado por sekurigi la stabilecon de la parte ruinigita strukturo.[2]

La Partenono anstataŭis fakte pli malnovan templon de Atena, kiun historiistoj nomigas Pra-Partenonon aŭ Malnovan Partenonon, kiu estis detruita dum la persa invado de 480 a.K. La templo estas arkeoastronomie liniigita al la Hiadoj.[3] Kiel plej grekaj temploj, la Partenono estis uzata kiel trezorejo. Dumtempe, ĝi utilis kiel trezorejo de la Delia Ligo, kiu poste iĝis la Atena Imperio. En la 5a jarcento p.K., la Partenono estis konvertita en kristana preĝejo dediĉita al Virgulino Maria.

Post la otomana konkero, ĝi iĝis moskeo komence de la 1460-aj jaroj. En la 26a de septembro 1687, otomana municiejo ene de la konstruaĵo estis eksplodita de bombardado fare de la venecianoj. La rezulta eksplodo akre damaĝis la Partenonon kaj ties skulptaĵoj: la Partenono preskaŭ detruiĝis. En 1806, Thomas Bruce, 7a Grafo de Elgin forprenis eklkajn el la survivintaj skulptaĵoj kun permeso de la Otomana Imperio. Tiuj skulptaĵoj, nunue konataj kiel Elginaj Marmoroj aŭ pli ĝuste Partenonaj Marmoroj, estis venditaj en 1816 al la Brita Muzeo de Londono, kie ili estas nune ekspoziciataj. Ekde 1983 (pro iniciato de la Prikultura Ministrino Melina Mercouri), la greka registaro postulas la revenon de la skulptaĵoj al Grekio.[4]

La konstruaĵo iĝis parte renovigita ĉirkaŭ 1840.

  1. Beard, Mary. (2010) The Parthenon. Profile Books, p. 118. ISBN 1847650635.
  2. Ioanna Venieri: "la akropolo de Ateno", jen greke Arkivigite je 2021-04-20 per la retarkivo Wayback Machine kaj jen en angla traduko Arkivigite je 2019-10-24 per la retarkivo Wayback Machine, eldonisto la Kultura Ministerio de Grekio, alirita la 11-an de januaro 2022
  3. E. Boutsikas and R. Hannah. (Februaro de 2012) Aitia, Astronomy and the timing of the Arrhephoria. The Annual of the British School at Athens, pp.1-13.
  4. Greece urges Britain to return sculptures. UPI.com (22a de junio 2009). Alirita 29a de junio 2009.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne