Patristiko

Patristiko estas vorto forĝita de la luterana[1] teologio de la 17-a jarcento por indiki la atestaĵojn de la Patroj de la Eklezio ĉirkaŭ la dogmoj; ĝi desegnas la studon de la unua periodo de la kristana penso, kaj la kristanan penson mem de tiu periodo, kiu etendiĝas de la fino de la apostola epoko ĝis karolida epoko. La pensuloj de la Patristiko konstruis la majstrajn liniojn de la teologia scienco de kristanismo uzante kiel rimedojn konceptojn jam ellaboritajn en la klasika filozofio; el tio, kvankam ĝia intereso estis prefere teologia, ĝia ligo kun la historio de la filozofio. En tiu aktivado la ero pli elstara apartenas al la patristika greka, kiu tial kutime estas multe konsiderata (en la patristiko latina emerĝas preskaŭ nur Aŭgusteno el Hipono, sed estas mondo tute propra); ĝi, produktanto de verkoj kiuj egalrangas, nivele de literaturo kaj doktrino, kun tiuj de la klasika Grekio, devigas establi (kiel cetere ankaŭ, respektive, por la latina patristiko precizan demarkacion inter la religio greka kaj la kulturo greka. La 4-a jarcento donis al la Patristiko iujn el plej elstaraj figuroj, tiel ke paroli pri diversaj “renaskiĝoj” de tiu kultura fenomeno.

Patristiko estas konsiderita parto de la teologio kaj de la filozofio, kaj distingiĝas el Patrologio kiu interesiĝas pri vivo kaj aktivaĵoj de la Patroj de la Eklezio, kaj, pro afineco de materio, ankaŭ pri pensmaniero de antikvaj kristanaj verkistoj.

  1. La unua estis la luterano Johann Gerhard

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne