Paul Anka | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Paul Albert Anka | |||||
Naskonomo | Paul Albert Anka | ||||
Naskiĝo | 30-an de julio 1941 (82-jaraĝa) en Otavo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Otavo vd | ||||
Ŝtataneco | Usono (1990–) Kanado ![]() | ||||
Alma mater | Fisher Park High School (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Anna Anka (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Amanda Anka (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro kantisto komponisto kantaŭtoro filmaktoro muzikisto ![]() | ||||
Laborkampo | Pop-muziko kaj popola muziko ![]() | ||||
Aktiva dum | 1955– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul Albert ANKA (Otavo, Kanado; 30-a de julio 1941) estas kanad-usona kantaŭtoro kaj aktoro. Anka ascendis al famo fine de la 1950-aj jaroj, kaj tia li estis laŭlonge de la 60-aj kaj 1970-aj jaroj per kantoj kiel «Diana», «Lonely Boy», «Put Your Head on My Shoulder» kaj «(You're) Having My Baby». Li kreis komponaĵojn tre konatajn, kiel la muziko de la programo The Tonight Show Starring Johnny Carson kaj unu de la plej sukcesaj kantoj de Tom Jones, nome «She's a Lady».
Li verkis ankaŭ la anglalingvan vortumadon de muziko de Claude François kaj Jacques Revaux, aŭ la vortumado de la furorkanto de Frank Sinatra nome «My Way», kiu estis kantita de multnombraj artistoj, kiel Elvis Presley kaj Raphael. Paul Anka eniris en la Famtrotuaro de Kanado en 2005.
En 1983 li verkis kanton kun Michael Jackson, nome «I Never Heard», kiu estis renomita en 2009 al «This Is It».[1] Alia kanto kiun li verkis kun Jackson en tiu sama sesio estis «Love Never Felt So Good»; ĝi paeris en la disko Xscape en 2014.