Pieco

Pieco karakterizas la religian konduton de homo, lian pensmanieron kaj lian agadon rilate al Dio. Pieco signifas praktiki religion sincere kaj volonte. La agado kaj la pensado obeu la religiajn ordonojn. Preteksti tion sed agi kontraŭe oni parolas pri ”hipokriteco”. ”Bigota” estas homo ekscese fervora en plenumo de la eksteraj religiaj devoj, pedante kaj afekte pia.

En konfucea filozofio, xiào, ”filpieco”, estas virto de respekto al propraj gepatroj, kaj prauloj. La konfucea klasiko Ksiao ĜingKlasiko de Ksiao, supozeble verkita ĉirkaŭ la periodo Kin-Han, estis historie la aŭtoritata fonto de la konfucea doktrino de xiào.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne