Podkasto

Podkasto (transliterumo de la anglalingva vorto podcast) estas programo eldonita per la Interreto, en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni puŝkanalon kaj ricevi la novajn sonajn aŭ videajn dosierojn aŭtomate. Ĝi estas esence blogo, kies (ĉefaj) publikaĵoj estas elŝuteblaj sondosieroj, aboneble listigataj per RSS aŭ simila protokolo. Tiu ĉi tekniko donas la eblecon al multaj produktantoj krei mem-eldonitajn radio- kaj televido-programojn. Ekzistas la distingo inter originalaj ("veraj") podkastoj kaj neoriginalaj podkastoj: originalaj estas tiuj elsendaĵoj, kiuj aperas nur en podkasta aranĝo, dum la neoriginalaj estas ekzemple elsendoj (jam elsenditaj) duume elsenditaj en podkasta formo.

Uzantoj abonas podkastojn per 'podkasta' programaro kiu periode serĉas kaj ricevas novajn materialojn. Poste ĝi povas aktualigi la enhavon de portebla muzikaparato, kopiante la novajn dosierojn al ĝi; el tio venas la angla nomo 'podcast', kombino el iPod (muzikaparato de la firmao Apple) kaj 'broadcast' (disaŭdigo, brodkasto). Podkastado tamen ne neprigas iPod-on; ĉiu muzikaparato aŭ komputilo kapabla ludi la koncernan datenaranĝon (plejofte tio estas MP3, sed ankaŭ la pli novaj Ogg/Vorbis kaj AAC) povas aŭdigi sonajn podkastojn. Ĉirkaŭ 70% de la aŭskultantoj konsumas podkastojn per sia komputilo, la resto per portebla ludileto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne