Polico

Polico
registara organizaĵo pri aplikado de leĝo
vdr
Policanoj en Novjorko, Usono.
Policveturilo, policanoj kaj policaparato en Pollando

Polico estas administracio komisiita por prizorgi la publikan ordon kaj sendanĝerecon. En la policejo laboras policistoj (policanoj).

Sekreta polico (aŭ politika polico) estas spionaj, sekurecaj aŭ policaj agentejoj kiuj kovras operacojn kontraŭ politikaj opoziciantojn kaj disidentoj.

Polica ŝtato estas ŝtato, en kiu la registaro tenas striktan kontrolon de ĝiaj loĝantoj, ĉefe per abolicio de homaj rajtoj kaj ofte ankaŭ kun helpo de sekreta polico. La reĝimo en polica stato estas propre anti-demokratia, kaj ofte similas al armea reĝimo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne