Pravda (ruse правда, la vero) estis fama rusa tag-gazeto ekde la soveta epoko. Ĝi estis eldonata en Moskvo kaj disvastigata en la tuta lando. Ĝi aperadis ekde 1912 ĝis 1996. Inter 1918 kaj 1991 ĝi estis la oficiala gazeto de la Komunista Partio de Sovetunio.