Provincoj kaj teritorioj de Kanado

Politika mapo de Kanado kun esperantigitaj nomoj.

Kanado estas federacio de dek provincoj kiuj, kune kun tri teritorioj, konsistigas la duan plej grandan landon de la mondo laŭ areo. La ĉefa diferenco inter kanada provinco kaj kanada teritorio estas tiu, ke provinco ricevas povojn rekte de la Konstitucia Leĝo de 1867. Kontraste, teritorioj estas kreitaj per simpla federala leĝo, teorie nur havas potencojn delegitajn de la federala registaro, kaj do havas malpli da potencoj ol provinco relative al la federala registaro. Tamen, dum la lastaj jardekoj ili emis ricevi pli kaj pli da memstaraj potencoj por fariĝi pli similaj al provinco.

Ontario, Kebekio, Nov-Brunsviko, kaj Nov-Skotio estas la provincoj kiuj unue konsistigis Kanadon, kiam la britaj kolonioj federaciiĝis la 1-an de julio 1867, kaj iom post iom ekhavigis al si la signojn de sendependeco de Britio. Dum la sekvaj ses jaroj Manitobo, Brita Kolumbio kaj Insulo de Princo Eduardo aldoniĝis kiel provincoj.

La Kompanio de la Hudsona Golfo retenis povon sur vastaj terenoj de okcidenta Kanado ĝis 1870, kiam ĝi transdonis ilin al la Registaro de Kanado por formi parton de la Nordokcidentaj Teritorioj. La 1-an de septembro 1905, la parto de la Nordokcidentaj Teritorioj sude de la 60-a paralelo fariĝis la provincoj Alberto kaj Saskaĉevano.

Novlando decidis en 1869 per referendumo resti brita kolonio, ĉar oni zorgis ke centra Kanado superregus kiam temus pri impostado kaj ekonomiaj demandoj, kaj en 1907 Novlando kaj Labradoro havigis al si sendependecon. Tamen en 1933 la registaro de Novlando falis, kaj dum la Dua mondmilito Kanado transprenis respondecon pri la defendado de Novlando. Post la milito, oni demandis pri la statuso de Novlando. Per malgranda plimulto la civitanoj de Novlando kaj Labradoro elektis aliĝi al la kanada konfederiĝo dum referendumo en 1948. La 31-an de marto 1949 Novlando kaj Labradoro fariĝis la deka provinco de Kanado.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne