Pubereco

Pubereco [1]puberto[2] estas stato de knaboknabino atinginta periodon de la vivo inter infanaĝo kaj adolesko. Ĝi konsistas el aktiviĝo de la seksaj glandoj kaj manifestiĝas per sekundaraj seksaj karakteroj (pubvilo, menstruo ĉe knabinoj, ŝanĝiĝo de la voĉo ĉe knaboj, ktp) kaj ekfunkcio de seksorganoj pro neŭro-hormonaj procezoj.

Pubereco komenciĝas ĉirkaŭ la 11-a jaro en ambaŭ seksoj (plej ofte inter 8 k. 13 ĉe knabinoj kaj inter 9,5 k. 14 ĉe knaboj[3]) kaj daŭras inter 2 k. 5 jaroj, kun grandaj individuaj variaĵoj (vidu seksa konstitucio). Dum tiu periodo, junaj individuoj tre rapide evoluas korpe, mense, emocie kaj socie.

La vortoj "pubera" kaj "puberto" venas el la latinaj vortoj puber (pubo)[4] kaj pubertas (pubereco) kaj rilatas al apero de korpaj haroj.

  1. Laŭ NPIV , kie puberto ne aperas
  2. Laŭ Reta Vortaro [1]
  3. http://campus.cerimes.fr/endocrinologie/enseignement/puberte/site/html/1.html
  4. André Cherpillod, Konciza Etimologia Vortaro, UEA, 2003

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne