Reinhard Haupenthal

Reinhard Haupenthal
Persona informo
Aliaj nomoj Artur E. Iltis
Naskiĝo 17-an de februaro 1945
en Kronach
Morto 29-an de septembro 2016
en Vaison-la-Romaine
Lingvoj EsperantogermanaVolapuko
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Irmi Haupenthal Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1961–)
volapukologo
lingvisto
esperantologo Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto kelkaj liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj vendado kaj eldonado de verkoj
Akademiano estinta membro de Akademio de Esperanto
Esperantistiĝis en 1961
vdr

Reinhard HAUPENTHAL (naskita la 17-an de februaro 1945 en Kronach, mortinta la 29-an de septembro 2016 en Vaison-la-Romaine) estis pensiiĝinta instruisto pri la germana lingvo kaj katolika religio en Saarbrücken. En Esperantujo li aktivis kiel tradukisto, esperantologo kaj interlingvisto (interalie okupiĝis pri Volapuko kaj la verkaro de Schleyer). Li estis multjara afergvidanto de la Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) kaj en tiu funkcio redaktis gazeton kun granda recenza parto, prizorgis libroeldonadon kaj -vendadon kaj aranĝis renkontiĝojn. Haupenthal estis membro de la Akademio de Esperanto. Li eldonis verkaron de Karolo Piĉ.

Li mortis la 29-an de septembro 2016 je 2:33 nokte post longa suferiga malsano.[1]

  1. Reinhard Haupenthal forpasis

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne