Religia libereco

Bildigo de la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789, kiu mencias interalie religian liberecon.

Religia libereco, ankaŭ nomita kulta liberecokonscienca libereco, estas la libereco, kiu permesu al ĉiu homo, kultobservi iun ajn religion, kondiĉe ke tio a) ne kreas socian tumulton kaj b) ne malrespektas la rajtojn de aliaj homoj. Religia libereco estas kerna parto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de la 10-a de decembro 1948. Ĝi estas unu el la civilaj liberecoj.

Religia libereco garantias, ke ĉiu homo rajtu, praktiki sian propran religion, sed ankaŭ, ke li/ŝi rajtu ne havi religion: tia libereco do ankaŭ rilatas al ateismo kaj agnostikismo. Ekzistas ĝis hodiaŭ atencoj kontraŭ religia libereco tra la tuta mondo, ekzemple en kelkaj ateistaj ŝtatoj (Ĉinio, Nord-Koreio) aŭ en kelkaj islamaj ŝtatoj.

Religia libereco rilatas al dev(ig)o, respekti kaj lerni respekti la esencajn rajtojn de aliaj homoj de sia ĉirkaŭaĵo - finfine ankaŭ pli vaste - de la tuta mondo, tio signifas, lerni la limojn kaj barojn koncerne la proprajn agojn kaj farojn. Do necesas, trovi taŭgan, pragmatikan interkonsenton respektive akordiĝon.

Ene de UNO jam eksitas ekde dek jaroj Monda Konsilio de la Religiaj Lideroj, kiu havas ĝuste la celon lokigi la religiojn je servo de la paco kaj globala evoluo. La religioj ĉi-kaze estas alvokataj kontribui al la religia lobereco.

Inter la multaj movadoj por la paco, menciendas tiu de Asizo (Italio) kien, iniciate de papo Johano Paŭlo la 2-a, la 27an de oktobro 1986 kunvenis la lideroj de kristanaj konfesioj kaj de monda religioj kun la temo “La Religioj kaj la paco”[1]

  1. Laŭprograme tiu kunveno ripetiĝos de 2011, iniciate de papo Benedikto la 16-a [1]

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne