Respubliko Krimeo

Respubliko Krimeo
ruse Республика Крым, ukraine Республіка Крим, krime-tatare Qırım Cumhuriyeti
respubliko
La kasteleto "Hirunda nesto" - neoficiala emblemo de Krimeo
Oficiala nomo: Республика Крым
Deveno de nomo: El tjurka qırım ("nia monteto")
Lando Rusio Rusio
Historiaj regionoj
Montaro Krimea montaro
Najbaras kun
Antikvaj urboj Ĥersoneso, Skita Napolo
Grandaj urboj
Ĉefurbo Simferopolo
Areo 26 081 km² (2 608 100 ha)
Loĝantaro 1 973 185 (2007)
Denseco 75,66 loĝ./km²
Fondita 18-a de marto 2014
Ĉefministro Sergeo Aksjonov
Parlamentestro Vladimiro Konstantinov
Horzono MSK (UTC+4)
Telefona prefikso +380 65
AKU AK
Himno Himno de Krimeo
Respubliko Krimeo (verde) sur la mapo de la Krimea duoninsulo
Respubliko Krimeo (verde) sur la mapo de la Krimea duoninsulo
Respubliko Krimeo (verde) sur la mapo de la Krimea duoninsulo
Vikimedia Komunejo: Crimea
Retpaĝo: www.rk.gov.ru
Devizo: «Процветание в единстве» - «Prospero en unueco»

Respubliko Krimeo (ruse Республика Крым, ukraine Республіка Крим, krime-tatare Qırım Cumhuriyeti) estas federacia regno (respubliko) de Rusio situanta sur la pridisputata Krimea Duoninsulo, kiu estis aneksita de Rusio de Ukrainio en 2014, sed estas ankoraŭ internacie agnoskita kiel Aŭtonoma Respubliko Krimeo, parto de Ukrainio. Ĝi okupas ĉefan parton de Krimea duoninsulo (situanta en norda parto de Nigra maro) krom ĝia sudokcidenta parto okupata de Sebastopola municipo. Areo de la respubliko estas preskaŭ 26,2 mil km. La loĝantaro estas 2352581 homoj (laŭ informo de jaro 2013). La ĉefurbo de Krimeo estas urbo Simferopolo. Foje oni nomas la respublikon simple Krimeo, kvankam tio ne estas tute ĝusta.

Ukrainio kaj plimulto de internacia komunumo trovis la anekson kontraŭleĝa kaj konsideras ĝin parto de Ukrainio kiel Aŭtonoma Respubliko Krimeo[1].

  1. UN kondamnas la anekson de Krimeo

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne