Romantikismo

Caspar David Friedrich, Promenanto antaŭ la maro de nebulo (1818)

Romantikismo estis arta, literatura kaj intelekta movado precipe en la unua duono de la 19-a jarcento en Eŭropo. Ĝi havis siajn originojn en la dua duono de la 18-a jarcento, kaj fortiĝis kiel reago al la Industria Revolucio. Parte la romantikismo estis ribelo kontraŭ aristokrataj sociaj kaj politikaj normoj de la klerismo kaj reago kontraŭ la scienca raciigo de naturo. Ĝi enkorpiĝis plej forte en la vidaj artoj, muziko, kaj literaturo, sed havis gravan efikon ankaŭ al historiografio, eduko kaj naturhistorio. La anoj de tiu ĉi arta tendenco nomiĝas romantikistoj.

Distanciĝante de la klasikismo, la romantikistoj volas liberiĝi el ties malvastaj reguloj, el la regado de intelekto kaj sobreco. La romantikismon karakterizas strebado al sento kaj fantazio. El tiuj du fontoj la romantikistoj ĉerpas inspiron. Koloron, pitoreskon, eĉ terurecon, svagajn kaj nekontentigeblajn sopirojn ili taksas pli valoraj ol enkapsuligon de nobla klareco kaj reguleco, drastigon kaj esprimivon pli ol moderecon.

Difini la ideon de la romantikismo ŝajnas neebla. La adeptoj de la romantikismo parolis pri ĝi preskaŭ nur per alegorioj. Kio estas nepalpebla, eĉ ne eldirebla, tio iĝis la objekto de la revadoj de la romantikistoj. La tutan spiriton de la romantikismo esprimas Jean Paul per jenaj vortoj: "En la homo estas granda deziro, kiu neniam spertis plenumon: ĝi ne havas nomon; ĝi serĉas sian objekton; sed ĉio, kion vi nomas, kaj ĉiuj ĝojoj ne estas tiu ĉi objekto. Sed ĝi revenas, kiam en somera nokto vi rigardas norden aŭ al foraj montaroj, aŭ kiam lunlumo estas sur la tero aŭ la ĉielo plena de steloj, aŭ kiam vi estas malfeliĉa." Sian klarigon de la romantika spirito daŭrigas la sama aŭtoro jene: "Tiu forta, grandega deziro supren levas nian spiriton, sed kun doloroj kuŝante - ho ve! - ni ĵetas nin alten kiel epilepsiuloj. Sed tiun deziron, kiu neniel estas eldirebla - niaj kordoj kaj tonoj nomas ĝin al la homa animo. Tiam la sopiranta animo ploras pli forte kaj en plendanta ĝojego enkrias inter la tonojn: Jes, ĉio, kion vi eldiras, tio mankas al mi."

Ĝia ĝermoj kaj praformoj estis en Germanio la skolo Sturm und Drang, en Anglio la poetoj William Wordsworth kaj Colerige, en Francio la kulto de la sentemo lanĉita de Jean-Jacques Rousseau kaj Bernardin de Saint-Pierre. Kiel patron de la franca romantikismo oni konsideras François René de Chateaubriand.

Ĉe multaj ĝi manifestiĝis kiel eterna ribelo de la junuloj kontraŭ la "maljunaj barbuloj".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne