Rozario

La rozario estas populara preĝo inter katolikoj kaj sanktuloj. Kvankam preĝado per globetaro inter katolikaj kaj ortodoksaj kristanoj estas tradicio antikva, la moderna katolika rozario, evoluinte ekde la 13-a jarcento, estis disvastigita de la dominikanoj en la 15-a jarcento. La jena artikolo pritraktas ĉi tiun rozarion.

La preĝo konsistas de parto voĉa kaj parto mensa:

    En la parto mensa oni meditas pri unu el la 20 misteroj de la vivo de Maria kaj Jesuo. Post la meditado sekvas la parto voĉa: oni preĝas unu Pater Noster -on (ĉe la granda aŭ aparta globeto -- globeto B en la bildo) kaj tiam dek Ave Maria -ojn (ĉe la dek malgrandaj globetoj -- la globetoj de A en la bildo). Ĉiu globeto havas propran preĝon kaj oni moviĝas ronde de la globetaro, globeto post globeto.

Ĉi tio estas la esenca rozario, sed ĉiu lando kaj epoko variigas ĝin kun aldonaĵoj, precipe kun komencaj kaj finaj preĝoj.

Ekzemple, en la usona vario, oni diras (vidu la bildon ĉisupre):

la kruco (#1)

krucosignas, dirante Signum Crucis
Symbolum Apostolorum

globeto (#2)

Pater Noster

globeto (#3)

Ave Maria

globeto (#4)

Ave Maria

globeto A

Ave Maria

globeto B

meditas pri misteron
Pater Noster

globeta dekopo A

Ave Maria
kaj post la dek Ave-oj, unu Gloria Patri

la agrafo

Salve Regina

la kruco (#1)

krucosignas, dirante Signum Crucis

Post la Gloria Patri, iuj diras ankaŭ la O Bone Jesu, preĝo kiu devenas de la apero de Maria ĉe Fatima.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne