Rusia Akademio de Sciencoj

Rusia Akademio de Sciencoj
akademio de sciencoj
eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 8-a de februaro 1724
fondinto(j) Petro la Granda vd
Situo
Geografia situo 55° 42′ 39″ N, 37° 34′ 40″ O (mapo)55.71079444444437.577813888889Koordinatoj: 55° 42′ 39″ N, 37° 34′ 40″ O (mapo)
lando Rusio
urbo Moskvo, Ruslando
Estraro
gvidanto Gennadij Krasnikov
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
jura formo ŝtata organizaĵo vd
Rusia Akademio de Sciencoj (Moskvo)
Rusia Akademio de Sciencoj (Moskvo)
DEC
Rusia Akademio de Sciencoj (Eŭropa Ruslando)
Rusia Akademio de Sciencoj (Eŭropa Ruslando)
DEC
Map
Rusia Akademio de Sciencoj
vdr
РАН (RAN)

Rusia Akademio de Sciencoj (ruse Российская академия наук, Rossíjskaja akadémija naúk [rɐˈsʲijskəjə ɐkɐˈdʲemʲɪjə nɐˈuk], mallonge ruse РАН, RAN) estas supera scienca organizo de Rusio, gvida centro de fundamentaj esploroj en naturaj kaj sociaj sciencoj de la lando. Ĝi en 1991 evoluiĝis el la antaŭa Akademio pri Sciencoj de Sovetunio.

En Rusio krom RAN estas ankoraŭ 3 fakaj ŝtataj akademioj: Rusa Akademio pri klerigado (ĝis 1991 - Akademio de pedagogiaj sciencoj de USSR), Rusa akademio pri arkitekturo kaj konstruaj sciencoj, Rusa Arta Akademio; Laŭ la Rusa Federacia Leĝo N 6 pri «Pri la scienco kaj ŝtata scienc-teknika politiko», tiu ĉi akademioj estas nekomercaj ŝtataj organizoj. Krom ili ekzistas ankaŭ neŝtataj komercaj akademioj.

Nuntempe la Akademio estas formita laŭ la branĉa kaj teritoria principo kaj ĝi enhavas 13 fakojn de RAN (laŭ sciencoj) kaj 4 regionajn filiojn, kaj ankaŭ 15 regionajn sciencajn centrojn. Krom tio RAN havas plurajn institutojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne