SWAPO

SWAPO
flago
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 19-a de aprilo 1960 vd
Lando(j) Namibio vd
Sidejo Vindhuko
Ideologio

demokrata socialismo • maldekstra naciismo • kontraŭimperiismosocialdemokratioafrikaj naciismoj

Fondinto(j) Andimba Toivo ya Toivo • Sam Nujoma vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Sophia Shaningwa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Ĉefestro(j) Sam Nujoma
Hifikepunye Pohamba (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro de Socialista Internacio Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Bazaj informoj
partia emblemo
partia emblemo
partia flago
Fondodato: 19-a de aprilo 1960
Prezidanto: Sam Nujoma
Ĝenerala sekretario: Ngarikutuke Tjiriange
Nacia Asembleo de Namibio 55 seĝoj (75,60 %)
Nacia Konsilio de Namibio 24 seĝoj (85,40 %)
Retejo swapo.org.na

La Sud-Okcident-Afrika Popola Organizo (SWAPO, prononco "Sŭapo") (afrikanse Volksorganisasie van Suidwes-Afrika, angle South-West Africa People's Organisation, germane Südwestafrikanische Volksorganisation) estas politika partio en Namibio kaj ekde la ŝtata sendependiĝo de Namibio dum la jaro 1990 per plimulto de proksimume du trionoj de la voĉoj konsistigas la registaron de la lando. Antaŭe la SWAPO estis la marksisme orientigita liberiga movado de Namibio.

Fondodato de la partio estas la 19-a de aprilo. Gvidaj fondomembroj estas Herman Toivo ja Toivo kaj Samuel Nujoma. Grava antaŭa organizaĵo, kiu preparis la vojon por la fondo de SWAPO, estis la Ovambolanda Popola Organizo (OPO). La organizaĵo SWAPO unue de bazoj en Zambio kaj poste en Angolo interalie organizis armitajn batalojn kontraŭ la armeo kaj postenuloj de la ŝtato Sud-Afriko tiam okupanta Namibion.

La plej multaj subtenantoj de kaj voĉdonantoj por la partio estas inter la Ovambo-namibianoj loĝantaj en la nordo de la lando kaj en la ĉefurbo Vindhuko - la plej granda etno de Namibio, kiu konsistigas duonon de la loĝantaro. Ankaŭ la plej multaj aktivaj politikistoj de la partio kaj plej multaj aktivuloj de la junulara ligo de la partio venas el tiu etno. Pro la forta subteno el la enloĝantaro la partio ekde la jaro 1989 tenis sian absolutan plimulton en la Nacia Asembleo de Namibio, kiu entute konsistas el 75 parlamentanoj (vidu la sekvan tabelon).

Parlamenta baloto Procentaĵo de la voĉoj Seĝoj
2004 75,60 % 55
1999 76,30 % 55
1994 72,72 % 53
1989 57,32 % 41

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne